Scheunen
| Scheunen | |
|---|---|
| Blazono de Scheunen | |
| Scheunen, fotita el balono la 16-a de aprilo 2011 | |
| vilaĝo • eksa komunumo de Svislando | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Berno-Mezlando |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Fraubrunnen |
| Geografia situo | CH1903: 601391 / 213004 (mapo)47.0680555555567.4569444444444Koordinatoj: 47° 4′ N, 7° 27′ O; CH1903: 601391 / 213004 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 80 |
| Areo | 2,2 km² |
| Alteco | 575 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3305 |
| Komunumkodo | 0550 |
| Mapo de Scheunen | |
Scheunen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 80 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Scheunen situas en la Svisa Mezlando sur la arbara altebenaĵo de Rapperswil sude de la Valo de Limpach. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de Scheunen de 585 m s.m. ĉe la bordo de la arbaro Mannebach. La vilaĝo Scheunen konsistas el se setlejogrupoj kaj kelkaj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sura areo de 2,2 km², de kiuj 52% estas kovritaj de arbaro, 44% servas por agrikulturo kaj 4% por setlado.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Scheunen limas en nordo al Messen (SO), en nordoriento al Etzelkofen, en sudoriento al Iffwil, en sudokcidento al Bangerten, kaj en okcidento al Rapperswil.
Trafiko
Scheunen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la vilaĝo pasas la vojo n-ro 1340 de Iffwil al Dieterswil kaj mallarĝa vojeto al Messen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 6 kilometrojn sude apud Moosaffoltern. Scheunen mem ne disponas pri konekto al la publika transportreto. La plej proksima bushaltejo troviĝas en distanco de 1 km de la vilaĝo en Iffwil.
Historio
La unua dokumenta mencio de Scheunen datiĝas el la jaro 1226 kiel Schunon. Dum mezepoko Scheunen apartenis al la kiburga Senjorujo Jegenstorf. En la jaro 1406 Scheunen fariĝis havaĵo de la urbo Berno kaj estis atribuita al la kampartribunalo Zollikofen. Oberscheunen, Jegenstorf-Scheunen kaj Messen-Scheunen estis ĝis 1911 tri apartaj komunumoj. Tiam ili estis per kantona dekreto kunigitaj al la aktuala politika komunumo.[1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri la komunumo Scheunen en la retejo db-city.com[rompita ligilo]
- Scheunen en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Scheunen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.







