Uttigen
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Uttigen (stacidomo). |
| Uttigen | |
|---|---|
| Blazono de Uttigen | |
| Uttigen vintre | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Thun |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Seftigen |
| Koordinatoj | 46° 47′ 45″ N 7° 34′ 35″ O / 46.79583 °N, 7.57639 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 45″ N 7° 34′ 35″ O / 46.79583 °N, 7.57639 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 1804 |
| Areo | 3,05 km² |
| Alteco | 544 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3628 |
| Komunumkodo | 0885 |
| Mapo de Uttigen | |
Uttigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1804 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Uttigen situas en la Svisa Mezlando ĉe la okcidenta bordo de la rivero Aro, proksimume 6 kilometrojn nordnordokcidente de la urbo Thun. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo, sud de la stacidomo la kvartalo Stägmatt, en nordo la setlejo Aarbord kaj en sudokcidento la setlejo Uttigguet kaj diversaj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,05 km², de kiuj 32,5% estas kovritaj de arbaro, 46,2% servas por agrikulturo kaj 18,0% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Uttigen limas en nordo al Jaberg, en nordoriento al Kiesen, en oriento al Heimberg, en sudo al Uetendorf, en okcidento al Kienersrüti, en sudokcidento al Kirchdorf.
Trafiko
Tra Uttigen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Belp al Thun. Laŭlonge de la orienta komunumlimo pasas la svisa aŭtovojo A6, al kiu la plej proksima alveturejo situas 1 kilometron oriente de la komunumo sur la teritorio de la komunumo Heimberg. Tra la komunumo pasas la trajnlinio de Berno al Thun kun stacidomo en Uttigen.
Historio
La unua dokumenta mencio de Uttigen datiĝas el la jaro 894 kiel Utingun. En la 13-a jarcento sur la roka teraso supre de Aro estis konstruita la Burgo Uttigen kiel kontrolejo de la trafiko inter la Mezlando kaj la Oberlando. La vasta urbosimila instalaĵo estis unu el la plej grandaj fortikaĵoj sur la teritorio de la aktuala Kantono Berno. En la jaro 1271 ĝi estis havaĵo de la Baronoj de Wädenswil, kiuj ankaŭ estis la voktoj de Unspunnen, kiuj posedis la senjorujojn Frutigen kaj Mülinen. Inter 1476 kaj 1521 Uttigen estis donacita al la hospitalo de Thun, kiu en la jaro 1521 kunigis siajn senjorujojn Uttigen kaj Uetendorf al unika tribunalo kun sidejo en Uetendorf sub la supera jurisdikcio de la Kampartribunalo Seftigen kaj post 1783 de la distrikto Thun.[2] Post la fino de la Helveta Respubliko Uttigen estis atribuita al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Thun. [3]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Anne-Marie Dubler: Uttigen en Historia Leksikono de Svislando (2011-08-12)
- ↑ Fonto: Anne-Marie Dubler: Seftigen (tribunalo, oficdistrikto) en Historia Leksikono de Svislando (2011-11-21)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Uttigen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.








