Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Ĉina enlanda milito

Ĉina enlanda milito
interna milito
Daŭro: 1927-1950
Loko: Ĉinio
Rezulto: Komunista venko
Starigo de la Populara Respubliko Ĉinio.
Ekzilo de la naciistoj al la insulo de Tajvano.
Flankoj
Ĉina Nacia Partio Ĉina Komunista Partio
Komandantoj
Chiang Kai-shek Mao Zedong

Zhu De Lin Biao

Forto
4.300.000 (julio 1945)
2.500.000 (1946)
3.650.000 (junio 1948)
1.490.000 (junio 1949)
1.200.000 (julio 1945)
1.200.000 (1946)
2.800.000 (junio 1948)
4.000.000 (junio 1949)
vdr

La Ĉina enlanda milito estis enlanda milito batalita inter la Kuomintango (KMT aŭ Ĉina Naciista Partio), la reganta partio de la Respubliko de Ĉinio tiutempe, kaj la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Ĝi estis batalita por la rego de Ĉinio, kaj rezultis en la divido de Ĉinio en la Respubliko de Ĉinio (nun ofte nomata Tajvano) kaj la Ĉina Popola Respubliko (sur Kontinenta Ĉinio).

Antaŭaĵoj

Ekde 1905, la Naciisma Partio (Kuomintang) de Sun Jatsen intencis faligi la manĉuan dinastion. Sed la movado estis dividata. En Nankino, Sun estis elektita prezidanto de revolucia asembleo. En Pekino, Yuan Chegai estis nomita ĉefministro de Nacia Asembleo. Kiam la imperiestro rezignis la tronon, Sun akceptis ke Yuan iĝu provizora prezidento en marto 1912. Sed ĉi tiu fariĝis imperiestro je la 12-a de decembro 1915. Lia morto, en sekva jaro, kaŭzis politikan ĥaoson. Sude, helpate de rusoj, Sun reorganizis la Kuomintang-on kaj kreis respublikan registaron en Kantono. Norde, Pekino estis disputata de manĉua guberniestro Jiang Tsolin kaj respublikana generalo Fong Hŭiang. En Ŝanhajo, komencis aperi rezisto de Ĉina Komunista Partio kreita je la 1-a de julio 1921 kiu alianciĝis al Kuomintang en 1923.

Enlanda Milito

Post la morto de Sun, en 1925, lia bofrato, Chiang Kai-shek (Ĉiang-Kaj-ŝek, komandis la nacionalisman armeon kaj konkeris Hankovon en januaro de 1927, Ŝanhajon en la 21-a de marto kaj Nankino, je 24-a de marto. Tie li instalis ĉefurbon. La forigo de komunistoj el Ŝanhajo ekis la batalon inter Kuomintang kaj ĈKP (Ĉina Komunisma Partio), en 1927. En sekva jaro, la bataloj en nordo rezultis unuecon de Ĉinio. Chiang ekprezidis Ŝtatan Konsilantaron, kiu unuigis la registaroj de Pekino kaj Nankino. En sekvaj jaroj, Chiang konkeris la valon de Yang-Tsé al "Ruĝa Armeo" kreita en 1928 de ĈKP. Li pruvis forpuŝi la komunistojn el Kiangsi, kaj ili devis ekis, sub komando de Mao Zedong kaj Zhou Enlai, la Grandan Marŝadon ĝis Shensi (1934).

Dua Mondmilito

Dum la Dua Mondmilito, Ĉinio diseriĝis je tri regionoj: unua okupita de komunistoj, dua sub kontrolo de naciistoj kaj tria okupita de Japanio ekde 1931. La situo favoris la reorganizon de komunismaj fortoj norde kaj oriente. Samtempe, Kuomintang putriĝis per korupteco de ĝiaj estroj.

Eko de ĈPR

La enlanda milito rekomencis post la fino de Dua Mondmilito kaj, inter 1945 kaj 1947, komunistoj kreis provizoran registaron, distribuis terojn kaj renomis la Ĉinan Ruĝan Armeon kiel Popola Liberiga Armeo, kaj, malgraŭ la usona helpo al Kuomintang, ili pligrandigis kontrolon de bienaj regionoj kaj malgrandaj kaj mezgrandaj urboj. En 1949, ili konkeris grandajn urbojn, kiel Nankinon kaj Pekinon. La Popola Respubliko estis instalita en la 1-a de oktobro kaj devigis la Kuomintang foriris al Tajvano. La konkero de ĉina kontinenta teritorio estis kompleta en 1950.

Vidu ankaŭ

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9