La 16-a de junio estas la 167-a tago de la jaro (la 168-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 198 tagoj restas.
Je la 16-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- Romia Imperio
- 1426: Venko de husanoj super krucmilitistoj en la batalo de Ústí, kiuj frakasis armeon de Sankta Romia Imperio
- 1471: Vladislao la 2-a Jogajlido estis proklamita ĉeĥa reĝo
- 1554: Armeo de Otomana Imperio okupis kastelon Fülek en norda Hungario
- 1578: En Lvovo estis senkapigita zaporoga kozaka militsenjoro kaj efemera reganto de Princlando Moldavio Jan Podkowa, mortkondamnita de reĝo Stefan Batory pro kategoria postulo de sultano Murad la 3-a el Otomana dinastio
- 1628: Kadre de la 5-a pola-sveda milito pri enfluejo de Vistulo okazis la batalo de Gdańsk
- 1633: Inkvizicio opiniis ke Galilejo estas alte suspektita pri herezo
- 1657: Sveda diluvo: reĝo de Danio Frederiko la 3-a deklaris militon al Svedio
- 1664: Pola-rusa milito: venko de litova armeo, komandata de Michał Kazimierz Pac en batalo de Vicebsko, kiu deflankiĝis de la armeo de pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro
- 1674: Franca-Nederlanda milito: venko de franca armeo super la aŭstra en batalo de Sinsheim
- 1703: En Hungario eksplodis kontraŭhabsburga Liberecbatalo de Rákóczi - armeo gvidata de Francisko Rákóczi la 2-a transiris la polan-hungaran landlimon tra Verecka montpasejo
- 1755: Franc-Brita Indiana Milito: brita armeo konkeris fortikaĵon en Nov-Brunsviko
- 1779: Hispanio deklaris militon al Unuiĝinta Reĝlando kaj komencis sieĝon de Ĝibraltaro
- 1785: Podolio: de Ladawa apud Dnestro elnavigis, por esplori eblecon de flosigado, du ŝipojn kun tritiko kaj aliaj varoj, gvidataj de vojaĝisto kaj sciencisto-amatoro Walerian Dzieduszycki
- 1792: Pro pola-rusa milito oni rompis konstruon de la Templo de Dia Providenco en Varsovio
- 1794: Venko de aŭstroj kaj nederlandanoj en batalo de Fleurus
- Napoleonaj militoj
- 1833: Generalo Antonio López de Santa Anna unuan fojon iĝis prezidento de Meksiko
- 1846: Pio la 9-a iĝis papo
- 1849: Apud Zsigárd hungara armeo elluktis (malvenkan) batalon kontraŭ imperiestroj
- 1865: Rusia Imperio konkeris Taŝkenton
- 1874: Britio: solena malfermo de la Laboratorio Cavendish en Kembriĝa Universitato
- 1894: Teŝinio: eksplodo en la minejo Karviná mortigis 325 ministojn
- 1900: Germanio: en Ŝlesvigo-Holstinio oni malfermis kanalon Elbo-Lubeko
- 1903: Detrojto: Usona aŭto-produkta konzerno Ford Motor Company fondiĝis
- 1903: Esperantujo: unua Esperanto-Societo en Peruo fondita
- 1903: La unua trijara ekspedicio de norvega polusesploristo Roald Amundsen tra Nordokcidenta Pasejo komenciĝis
- 1904: Irlanda verkisto James Joyce komencis kunlaboron kun Nora Barnacle, kaj poste utiligis la daton komencante sian romanon Uliso el 1922
- 1911: Usona konzerno IBM fondiĝis
- 1912: Prago: monumento al Karel Hynek Mácha estis starigita sur la monteto Petřín - aŭtoro de la monumento estas Josef Václav Myslbek
- Unua mondmilito
- 1919: Slovaka soveta respubliko estis proklamita en Prešov
- 1922: Dua Pola Respubliko: Pola Soldataro sub komando de generalo Stanisław Szeptycki eniris al Piekary Śląskie
- 1925: Krimeo: malfermo de la pionira tendaro Arteko en Gurzufo
- 1935: Unua kodo de kuracista etiko estis akceptita en sendependa Pollando
- Dua mondmilito
- 1940: en Kutno establiĝis juda geto; Okcidenta Fronto: germana 1-a Armeo trairis Rejnon apud Neuf-Brisach kaj samtempe Kirasita Grupo de generalo Heinz Guderian okupis Besançon - minaco por retiriĝo de 2-a Armea Grupo, por ties sekurigo 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio de pola generalo Stanisław Maczek komencis batalon kontraŭ germanoj apud Montbard, kiun ĝi rekonkeris; en meza Francio kaosa retiriĝo de francaj trupoj; Philippe Pétain iĝis lasta ĉefministro de la Tria Respubliko de Francio, je la 24:00 franca ministro petis hispanan ambasadoron por ke li pere de la hispana registaro turniĝu al Adolf Hitler kun la peto pri kondiĉoj de armistico; Okupacio de baltaj ŝtatoj: establo de komunista registaro en Litovio; ultimato de Sovetunio al Estonio kaj Latvio postulis ŝanĝon de la registaroj kaj enkondukon de pluaj sovetiaj trupoj — la sekvan tagon la Ruĝa Armeo eniris Estonion kaj Latvion
- 1941: Londono: Supera Komandanto Władysław Sikorski permesis al polaj soldatoj aniĝi al Pola-Skota Societo; Sovetunio: ordono de Ĝenerala Stabo al komandantoj de landlimaj areoj de la Ruĝa Armeo pri pretigo de komandejoj de diversaj frontoj ĝis Panevėžys-regiono, Ternopilo, Tiraspolo-regiono kaj Obóz Leśna (Arbara Kampadejo); Usona Departmento de Ŝtato postulis fermon de ĉiuj germanaj konsulejoj sur sia teritorio
- 1942: Venĝe pro pripafo flanke de sovetaj partizanoj de germana aŭtomobilo, germanoj masakris vilaĝon Rajsk (proksime al Bielsk Podlaski) mortigante 142 personojn; Nord-Afrika kampanjo: generalo Neil Ritchie ricevis permeson organizi garnizonon en Tobruko; Argentino: daŭrigo de krizostato
- 1943: Operaco Reinhardt: germana ekstermado de juda geto en Lvovo finiĝis post dusemajna batalado kun judaj rezistantoj - oni murdis aŭ forveturigis pli ol 20 mil judojn al koncentrejoj en Ĝenerala Gubernio; SS-oficiro por Orienta Prusio Otto Rasch deklaris, ke en punlaborejo-koncentrejo en Działdowo vintre oni murdis grandan nombron de poloj, kalkulitaj al "gvida elemento"; kontraŭpartizana ofensivo de la Akso Berlino-Romo-Tokio apud la rivero Sutjeska (Bosnio) finiĝis iĝante turnopunkto, favore al transpreno de la kontrolo de Aliancanoj super Jugoslavio; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Kolonjon
- 1944: Volinia masakro: atako de Ukraina Ribela Armeo kontraŭ pasaĝera trajno de Bełżec (lublina vojevodio) ĝis Rawa Ruska (lvova vojevodio) - oni pafekzekutis 41-75 polojn kaj al ukrainoj permesis foriri; taĉmento de kalmukoj, militservanta por germanoj, ekstermis vilaĝon Gózd mortigante 7 personojn; Pola Rezistomovado: dum partizana atako al germana gardejo en Jewłasze (nun en Grodna regiono) kadre de Operaco Tempesto pereis pola komandanto, mutobskurulo Jan Piwnik; Arbarego Solska: (Lublinio) germanoj komencis kontraŭpartizanan operacon Sturmwind II; franca historiisto Marc Bloch estis pafmortigita de germanoj; komenco de la dua etapo de aviada agado kontraŭ ĵetarmiloj V-1 (poste V-2) - ĝis 29-a de julio
- 1945: Interŝanĝo de telegramoj inter Josif Stalin kaj Harry Truman pri evakuo de usonaj trupoj el okcidenta parto de la zono de postmilita Germanio okupita de Sovetunio
- 1948: Unua atako de porsendependeca movado komenciganta la ribelon de malajoj
- 1949: Ĉefepiskopo Josef Beran, en hejma aresto, rifuzis aprobi komunistan kontrolon de la Katolika Eklezio en Ĉeĥoslovakio — ĝis 1963 li estis persekutata kaj malliberigata
- 1950: En Rio-de-Ĵanejro oni malfermis nacian stadionon Maracanã por okazigi Futbalan Mondpokalon
- 1950: En Prago studento Veleslav Wahl estis ekzekutita en malliberejo Pankrác; en artikolo en taggazeto "Neues Deutschland", Usono estis akuzita pri faligado de terpomaj skaraboj el aviadiloj kiel biologian armilon kontraŭ agrikulturo en Germana Demokratia Respubliko
- 1953: Ribelo en GDR komencita: en Orienta Berlino kaj Germana Demokratia Respubliko komenciĝis protestoj kaj manifestacioj pri politikaj postuloj - oni proklamis ĝeneralan strikon, kiu ampleksis ĉirkaŭ 600 entreprenejoj en la tuta lando
- 1954: La 5-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Svisio
- 1955: Papo Pio la 12-a ekskomunikis Juan Domingo Perón - komenciĝis puĉo
- 1955: Premiero de la usona animacia filmo Ledi kaj la Senhejmulo, produktita de Disney
- 1958: Ekzekuto de Imre Nagy, la ĉefministro de Hungario kune kun lia konsilisto-ĵurnalisto Miklos Gimes kaj Pál Maléter, la ministro pri defendo
- 1958: En Romo oni inaŭguris Nacian Muzeon de Orienta Arto kun granda kolekto de tibeta arto
- 1960: Israelo funkciigis nuklean reakciujon en la dezerto Negevo
- 1960: Premiero de la usona filma trilero Psiĥozulo, reĝisorita de Alfred Hitchcock
- 1961: Malfermo de turisma marko laŭlonge de la ĉefa kresto de Gigantmontaro kiel Vojo de la Pola-Ĉeĥa Amikeco
- 1961: Soveta dancisto Rudolf Nurejev en la Flughaveno de Paris-Le Bourget fuĝis helpe de franca polico kaj pariza akompananto, petante azilon en Francio - unua fuĝo de sovetunia artisto dum la Malvarma Milito
- 1963: Kosmodromo Bajkonur: Valentina Tereŝkova fariĝis unua virino, kiu vojaĝis en la kosmon, en la aĝo de 26 jaroj
- 1963: En Instituto de Fiziko ĉe Pola Scienca Akademio en Varsovio oni funkciigis unuan polan laseron
- 1967: Usono: Montereja Festivalo komenciĝis en Kalifornio - antaŭanonco de Woodstock-festivalo, ligita al la hipio-movado
- 1976: Sud-Afriko: masakro de protestantaj lernantoj en Soweto
- 1976: La 5-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Jugoslavio
- 1977: Leonid Breĵnev iĝis prezidanto de Prezidio de la Supera Soveto de Sovetunio
- 1977: Funkciigo de la pramo Świnoujście-Kopenhago, liganta Pollandon kun Danio
- 1983: Jurij Andropov iĝis prezidanto de la Supera Soveto de Sovetunio
- 1983: Dua apostola vojaĝo de la papo Johano Paŭlo la 2-a al Pollando komenciĝis (generalo Wojciech Jaruzelski ne konsentis okazigi la viziton unu jaron pli frue, okaze de la 600-jariĝo de la pilgrimejo Jasna Góra)
- 1987: Tra Bjalistoko kaj ĉirkaŭaĵoj trapasis tornado kaŭzante damaĝon de 106 konstruaĵoj kaj vundigon de dekkelkaj personoj
- 1989: Hungario: ceremonia reentombigo de Imre Nagy, Pál Maléter kaj Miklós Gimes, ekzekutitaj dum la hungara revolucio de 1956
- 1991: Lasta trajno kun sovetiaj trupoj forlasis Hungarion ĉe Záhony
- 1999: Thabo Mbeki fariĝis prezidento de la Respubliko de Sud-Afriko.
- 1999: Pollando: papo Johano Paŭlo la 2-a en Stary Sącz sanktigis Sanktan Kingan
- 1999: Ĉeĥa tenisisto Petr Korda finis sian karieron en la turniro de Wimbledon
- 2002: Itala kapuceno kaj stigmatulo Pio el Pietrelcina sanktuliĝis - kanonizita de Johano Paŭlo la 2-a
- 2002: Gvidanto de Ĉinio kaj ties komunista partio Jiang Zemin faris dutagan ŝtatan viziton al Litovio — policanoj arestis dekojn da pacaj manifestaciantoj por la tibeta libereco
- 2006: Tribunalo en Ĉeĥio decidis, ke la Katedralo de Sankta Vito apartenas al la eklezio, ne al la ŝtato
- 2007: Germana politika partio La maldekstro fondiĝis
- 2007: Barata verkisto Salman Rushdie ricevis nobelan titolon de la brita reĝino Elizabeto la 2-a, kio kaŭzis skandalon en la islama mondo
- 2008: En Kalifornio ekvalidis samseksa edz(in)eco
- 2012: Ĉina kosmoesplorado: ĉina kosma misio Shenzhou 9 komenciĝis - inter tripersona skipo estis la unua ĉina taŭkonaŭtino Liu Yang
- 2012: 26 personoj pereis kaj 68 vundiĝis en bomba atenco dum ŝijaisma festo en Bagdado
- 2017: Senkomunismigo: Pola Instituto pri Nacia Memoro malsekretigis lastajn arkivojn de Pola Popola Respubliko
- 2019: Pli ol 2 000 000 homoj partoprenis protestojn en Honkongo kontraŭ ekstradicio - la plej granda manifestacio en la historio de Honkongo
Naskiĝoj
- 1313: Giovanni Boccaccio, itala poeto, aŭtoro de la romano Dekamerono, majstro de noveloj (m. 1375)
- 1514: John Cheke, angla klerulo kaj politikisto, profesoro pri la antikva greka lingvo ĉe la Universitato de Kembriĝo (m. 1557)
- 1671: Johann Christoph Bach la 3-a, germana orgenisto, frato de Johann Sebastian Bach (m. 1721)
- 1723: Adam Smith, skota ekonomikisto kaj filozofo, aŭtoro de la klasikaj libroj La Teorio de Moralaj Sentoj kaj La Riĉo de Nacioj (m. 1790)
- 1754: Salavat Julajev, baŝkira nacia heroo kaj poeto verkanta en la baŝkira lingvo (m. 1800)
- 1784: Benedictus Gotthelf Teubner, germana eldonisto kaj libropresisto (m. 1856)
- 1806: Aleksandr Ivanov, rusa pentristo de novklasikismo (m. 1858)
- 1813: Otto Jahn, germana filologo, arkeologo kaj muziksciencisto (m. 1869)
- 1829: Geronimo, indiana tribestro de apaĉoj defendanta sian patrujon (m. 1909)
- 1842: Antonina Hoffmann, pola aktorino ludinta preskaŭ 400 rolojn, enkondukinta dramojn de Juliusz Słowacki (m. 1897)
- 1842: Paul Lafargue, franca marksisma filozofo kaj verkisto pri ties historio, sinmortiginto (m. 1911)
- 1851: Hermann Schmidt, germana politikisto kaj urbestro de Erfurto (m. 1921)
- 1857: Arthur Arz, aŭstri-hungara generalkolonelo (m. 1935)
- 1858: Gustavo la 5-a, reĝo de Svedio el dinastio Bernadotte (m. 1950)
- 1863: Miquel Cases Martin, kataluno oficisto, aktoro kaj esperantisto, redaktoro de "Tutmonda Espero" (m. nekonata)
- 1874: Arthur Meighen, ĉefministro de Kanado (m. 1960)
- 1876: Ferenc Ács, hungara pentristo (m. 1949)
- 1877: Karel Absolon, ĉeĥa paleontologo, speleologo kaj zoologo, unu de la plej grandaj arkeologoj de la 20-a jarcento okupiĝanta pri esploroj de Moravia karsto kaj karsto en Jugoslavio kaj de pratempaj trovlokoj en Moravio (m. 1960)
- 1882: Mohamed Mosadek, irana edukisto, ĉefministro de Irano ĝis puĉo en 1953, ekfamiĝinta postmorte ekde la Irana revolucio (m. 1967)
- 1883: Ernst Ludwig Schellenberg, germana verkisto kaj literaturhistoriisto (m. 1964)
- 1890: Stan Laurel, brita aktoro kaj komikulo, reprezentanto de groteska filmo ludanta duope kiel Laurel kaj Hardy (m. 1965)
- 1895: Antoni Chruściel, pola brigada generalo, komandanto de Varsovia Areo de la Asocio de Armita Batalado, stabestro de Pola Enlanda Armeo en Śródmieście, gvidanto de la Ribelo de Varsovio (m. 1960)
- 1895: László Misoga, hungara aktoro kaj komikisto (m. 1969)
- 1899: Konstanty Rokicki, pola vickonsulo en Berno produktanta falsajn latinamerikajn pasportojn, kiu i.a. kun Aleksander Ładoś savis de holokaŭsto kelke da miloj de judoj, justulo inter la popoloj (m. 1958)
- 1901: Henri Lefebvre, franca marksisma filozofo kaj sociologo (m. 1991)
- 1901: Antonija Albert, kroata instruistino pri filozofio, esperantistino premiata en Belartaj Konkursoj de UEA, mecenato de UEA (m. 1992)
- 1902: Hermann E. Sieger, germana filatelisto kaj entreprenisto (m. 1954)
- 1902: George Gaylord Simpson, usona paleontologo, ĉefpartoprenanto en la moderna evolua sintezo (m. 1984)
- 1902: Barbara McClintock, usona Nobelpremiita botanikistino, membro de la Nacia Akademio de Sciencoj de Usono, premiita per la Wolf-Premio pri Medicino (m. 1992)
- 1907: Imre Papp, rumania hungara lingvisto, lernolibroverkisto (m. 1987)
- 1908: Imre Trencsényi-Waldapfel, hungara filologo, literaturhistoriisto, profesoro, tradukisto de Heziodo, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1970)
- 1912: Géza Tatár, rumania hungara pedagogo, literaturhistoriisto (m. 1986)
- 1915: John Tukey, usona statistikisto kaj matematikisto, kunkreinto de algoritmo Cooley-Tukey (m. 2000)
- 1916: Antonín Sochor, ĉeĥa soldato, komandanto de motorizita bataliono de mitralistoj, Heroo de Sovetunio (m. 1950)
- 1917: Irving Penn, usona fotisto (m. 2009)
- 1919: Anna Wimschneider, germana kamparanino kaj verkistino (m. 1993)
- 1920: István Endrődi, hungara grafikisto, karikaturisto kaj ilustristo (m. 1988)
- 1925: Otto Muehl, aŭstra-portugala pentristo, kunfondinto de Viena Agadismo (m. 2013)
- 1925: Jean d'Ormesson, franca verkisto, romanisto kaj kronikisto, membro de Franca Akademio, plenumis funkcion de ĝenerala sekretario de Internacia konsilio de Filozofio kaj Homa scienco ĉe Unesko kaj de direktoro de la ĵurnalo "Le Figaro" (m. 2017)
- 1926: Efraín Ríos Montt, prezidento de Gvatemalo, respondeca pri genocido de 200 mil personoj, plejparte majaoj, dum enlanda milito (m. 2018)
- 1927: Ariano Suassuna, brazila poeto kaj verkisto, membro de Brazila Beletristika Akademio (m. 2014)
- 1929: Klaus Hermsdorf, germana literaturhistoriisto (m. 2006)
- 1929: Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah, emiro de Kuvajto (m. 2020)
- 1930: Vilmos Zsigmond, hungara-usona kameraisto (m. 2016)
- 1931: Lydia Chagoll, belga verkistino kaj filmreĝisorino (m. 2020)
- 1931: István Eörsi, hungara poeto, verkisto, tradukisto, ĵurnalisto, dramaturgo kaj politikisto, frato de Gyula Eörsi (m. 2005)
- 1932: Josef Cink, ĉeĥa poeto el Třebíč (m. 1995)
- 1932: Flórián Kaló, hungara aktoro, voĉoaktoro kaj verkisto (m. 2006)
- 1937: Simeono la 2-a, reĝo kaj poste ĉefministro de Bulgario, filo de Boriso la 3-a
- 1938: Joyce Carol Oates, usona verkistino, profesoro, membrino de Mensa
- 1943: Věra Ludíková, ĉeĥa poetino eldoninta poemon "Ekaŭdi la animon" en 16 lingvoj, kaj poezian prozon "Estas printempo" en 37 lingvoj, esperantigata
- 1944: Neil Salvesen, angla esperantisto el Manĉestro, konsilanto de Esperanto-Asocio de Britio, direktoro de Centra Oficejo de UEA, sekretario de Belartaj Konkursoj de UEA (m. 1990)
- 1946: Benedict Daswa, sudafrika instruisto kaj martiro beatigita (m. 1990)
- 1950: András Márkos, rumania hungara-germana grafikisto
- 1952: Georgios Andrea Papandreu, ĉefministro de Grekio, prezidanto de Tutgrekia Socialista Movado kaj de Socialista Internacio
- 1958: Gáspár Bíró, rumania hungara/hungara juristo, politika sciencisto (m. 2014)
- 1962: Arnold Vosloo, sud-afrika aktoro, konata kiel rolulo de Imhotepo
- 1971: Tupac Shakur, usona rapmuzikisto, poeto kaj aktoro (m. 1996)
- 1972: John Ĉo, usona-sudkorea aktoro kaj muzikisto
- 1979: Ákos Szabó, hungara grafikisto
- 1993: Park Bo-gum, sudkorea aktoro
Mortoj
- 1361: Johano Taŭlero, germana mistikulo, teologo kaj dominikano, disĉiplo de Majstro Eckhart, reprezentanto de la mistikismo rejna-flandra (n. ĉirkaŭ 1300)
- 1487: John de la Pole, angla grafo, tron-pretendanto (n. 1462)
- 1640: Peter Hasse, germana orgenisto kaj komponisto de Nordgermana Orgenskolo (n. ĉirkaŭ 1585)
- 1671: Stepan Razin, rusa kozako, estro de ribelo kontraŭ caro, ekzekutita (n. 1630)
- 1777: Jean-Baptiste Gresset, franca jezuito kaj dramaturgo (n. 1709)
- 1778: Conrad Ekhof, germana "patro de la germana aktora arto" (n. 1720)
- 1804: Johann Adam Hiller, germana komponisto kaj kapelmajstro (n. 1728)
- 1824: Charles-François Lebrun, franca politikisto, konsulo, nobelo de la Unua Franca Imperio (n. 1739)
- 1849: Wilhelm Martin Leberecht de Wette, germana teologo (n. 1780)
- 1854: Gábor Keglevich, hungara politikisto kaj juristo, direktora de Hungara Scienca Akademio (n. 1784)
- 1869: Bronisław Trentowski, pola filozofo kaj mesianisto, framasono, pedagogo, aŭtoro de libro Rilato de filozofio al kibernetiko, aŭ la arto regi nacion (n. 1808)
- 1872: William Henry Sykes, brita oficiro, ornitologo kaj hindologo, direktoro de Brita Orienthinda Kompanio (n. 1790)
- 1897: Antonina Hoffmann, pola teatra aktorino enkondukinta en teatro de Krakovo dramojn de Juliusz Słowacki, konkuranta kun Helena Modrzejewska (n. 1842)
- 1901: Herman Grimm, germana verkisto, filologo, arthistoriisto (n. 1828)
- 1910: Dániel Mihalik, hungara pentristo, omaĝita per memorekspozicio en Arthalo Budapeŝto (n. 1869)
- 1920: Aladár Körösfői-Kriesch, hungara secesia pentristo, skulptisto, industriartisto, altlerneja instruisto, filo de János Kriesch (n. 1863)
- 1936: Emil Molt, germana fabrikestro, socireformanto kaj antropozofo, fondinto de la unua Valdorfa lernejo (n. 1876)
- 1941: Kálmán Sértő, hungara poeto, verkisto (n. 1910)
- 1944: Jan Piwnik, pola militisto, partizana komandanto de la Pola Enlanda Armeo, mutobskurulo (n. 1912)
- 1946: Ludwig Winder, moravia verkisto okupiĝanta pri kontraŭjudismo kaj juda fanatikeco (n. 1889)
- 1953: Margaret Bondfield, angla politikistino, la unua brita ministrino (n. 1873)
- 1958: Pál Maléter, hungara armea komandanto dum la hungara revolucio kontraŭ Ruĝa Armeo, ekzekutita kune kun Imre Nagy (n. 1917)
- 1958: Imre Nagy, hungara ĉefministro, martiro de la hungara revolucio de 1956 (n. 1896)
- 1961: Marcel Junod, svisa kuracisto, delegito de la Ruĝa Kruco (n. 1904)
- 1963: Lajos Prohászka, hungara filozofo, laboristo de la Tutlanda Biblioteko Széchényi (n. 1897)
- 1969: Harold Alexander, veterana oficiro de Brita Armeo servanta en ambaŭ mondmilitoj, Ĝenerala Guberniestro de Kanado (n. 1891)
- 1970: János Kallós, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1891)
- 1970: Elsa Triolet, franca verkistino (n. 1896)
- 1977: Béla Baráth, hungara bibliotekisto, direktoro de la Librejo Batthyaneum (n. 1893)
- 1977: Wernher von Braun, germana fizikisto, konstruinto de raketoj en Tria Regno kaj Usono (n. 1912)
- 1979: Liselotte Welskopf-Henrich, germana verkistino kaj historiistino (n. 1901)
- 1984: Erni Krusten, sovetia estona ĝardenisto, verkisto kaj poeto (n. 1900)
- 1986: Maurice Duruflé, franca komponisto, orgenisto kaj pedagogo (n. 1902)
- 1990: László Bolgár, hungara ĵurnalisto, tradukisto al la franca lingvo (n. 1911)
- 1991: Adina Mandlová, ĉeĥa aktorino, seksosimbolo (n. 1910)
- 1999: Ottó Schöck, hungara ŝlagromuzikisto, ligita kun rokgrupo Metro (n. 1946)
- 2008: Mario Rigoni Stern, itala verkisto, veterano de la dua mondmilito, malliberulo de nazia koncentrejo (n. 1921)
- 2012: Sławomir Petelicki, pola militisto, brigada generalo, diplomato, komandanto de specialcela forto GROM, esploranto de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010, murdita (n. 1946)
- 2016: Jo Cox, angla politikistino, delegitino al la Ĉambro de komunuloj, fondintino de la Parlamenta Grupo de Amikoj de Sirio, murdita (n. 1974)
- 2017: Helmut Kohl, germana kanceliero de Federacia Respubliko Germanio, "patro de Germana reunuiĝo" (n. 1930)
- 2019: Rolf von Sydow, germana reĝisoro kaj verkisto (n. 1924)
- 2022: Helmut Klünder, germana programisto, denaska esperantisto, aktivulo de Germana Esperanto-Junularo, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, iniciatinto de Printempa Semajno Internacia kaj Internacia Festivalo, fondinto de la Fondaĵo Elisabeth Klünder (n. 1948)
- 2023: Daniel Ellsberg, usona ekonomikisto, malkaŝinto de vero pri la Vjetnama milito (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 16-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
|