Velká Kraš
Velká Kraš (pole Wielka Krasz, germane Groß Krosse) estas nomo por grupo da vilaĝoj en Ĉeĥio en distrikto Jeseník. Vivas ĉi tie 717 loĝantoj (2024). La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kobylá nad Vidnavkou, Vidnava, Stará Červená Voda, Černá Voda kaj Bernartice. La nomo Kraš estas derivita de slava persona nomo Kras, kiu poste estis transprenita ankaŭ en germanan Krosse. Ĉar estis kelke da Kraš-oj, ili estis diferencigataj per diversaj predikativoj, ekz. Velká (Granda) (en la 14-a jarcento ankaŭ eble Henčova = de Henč), Malá (Malgranda) (ankaŭ eble Siegfriedova = de Siegfried) kaj Fojtova (de Fojt). Ankaŭ eblas, ke temis devene pri unu granda vilaĝo, kiu pli poste apartiĝis je kelke da vilaĝoj. Velká Kraš ensumigis ekde la jaro 1869 devene memstarajn administrajn vilaĝojn Velká Kraš, Malá Kraš, Fojtova Kraš kaj Hukovice (germane Haugsdorf, devene Hugova Kraš); ĉiuj ĉi vilaĝoj havis ĝis la plej nova epoko propran katastron. En la jaroj 1976 ĝis 1990 Velká Kraš estis portempe aligita al Vidnava. Grupo da vilaĝoj kun la komuna aŭ unuopa nomigo Kraš etendiĝas en ĉirkaŭaĵo de rivereto Vidnávka, kiu fluas el Rychleba montaro unue tra Žulová al nordo kaj ĉe Hukovice ĝi turniĝas al oriento al Vidnava kaj al limo kun Pollando. En la plej malnovaj skribdokumentoj estas indikataj kelke da Kraš-oj kaj malfacile estas distingeble, kiu estis la plej malnova. Tio validas kiel pri dokumento por vidnava vilaĝestro, kiu estas metata en la jaron 1290, sed kiu priskribas staton proksimume en la jaroj 1256 - 1266, tiel pri listo de vilaĝoj de vroclava episkopujo el 1284, kie estas indikitaj kvar Kraš-oj. Dum la tridekjara milito ĉiuj vilaĝoj estis prirabitaj kaj parte dezertigitaj. Post la jaro 1848 kaj post unuiĝo en unu administran vilaĝon Velká Kraš apartenis juĝeja distrikto Vidnava kaj al politika distrikto Frývaldov. Post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio Velká Kraš havis la saman sorton kiel ceteraj germanaj vilaĝoj en regiono de Frývaldov. Unue ĉi tie havis la plej grandan influon kristanaj socialistoj, poste samideanoj de K. Henlein. Dum la Dua Mondmilito estis en la loko establitaj du pli malgrandaj militkaptitejoj. Post nova enloĝigo industriaj entreprenoj, kiuj ĉi tie estis antaŭe, pludaŭris nur parte. LoĝantaroEvoluo de nombro de loĝantoj La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Rilataj artikoloj
PLuaj fotoj
|