Uhelná
Uhelná (ĝis la jaro 1948 ĝi nomiĝis Serksdorf) estas submontara vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Jeseník etendiĝanta sur norda montopiedo de monto nomata Suť (717 m). La malsupra parto de vilaĝo Uhelná situas en fekunda Vidnava valo, la supra fino de Uhelná sur montarpiedo de montaro Riĥleba montaro, pli precize sur ties subtutaĵo nomata Travenská montetaro. Vivas ĉi tie 473 loĝantoj (2024). La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vlčice, Skorošice, Javorník kaj Bernartice. HistorioUhelná estis fondita en la 1-a duono de la 13-a jarcento. Dominaĵo de la vilaĝo estas preĝejo de sankta Katarino el la jaro 1801. En la pasinteco Uhelná famis pro siaj potfaristaj majstroj, en la 19-a jarcento ĉi tie estiĝis brikfabriko, kiu funkciis ĝis la 1-a duono de la 20-a jarcento. Proksime malantaŭ la vilaĝo ĝis la jaro 1957 oni minis ligniton, kio donis estiĝon de la nomon de tiu ĉi vilaĝo. Tiu ĉi supraĵa minejo estis nevole inundita, per tio estiĝis la hodiaŭa bela lago, la centrejo de somera refreŝigado. LoĝantaroEvoluo de nombro de loĝantoj La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
TurismoEn Uhelná kaj en la apuda parto de Riĥleba montaro ni povas trovi grandan kvanton de abelujoj, tio estas pro kvanto de belegaj kaj puraj montaraj herbejoj kaj arbaroj. Ankaŭ ni trovos ĉi tie kvanton de turismaj padoj kaj ciklopadoj, vintre idealaj terenoj por skikurantoj, kiuj gvidos nin tra belega regiono de eksaj kaj senĉese ekzistantaj montaraj vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo de Uhelná. Partoj de municipo
ZastávkaZastávka (germane Stillstand) estas eksvilaĝeto proksime de vilaĝo Uhelná. La nomo venas de tio, ke en pasinteco oni malpermesis konstrui ion ajn en tiu ĉi regiono, en la ĉeĥa haltigita konstruaĵo (zastavena stavba). Pri la regiono de tiu ĉi vilaĝeto estis kverelo inter episkopoj de Vroclavo, kiuj posedis la vilaĝon Uhelná, kaj najbaraj aristokratoj de Maltitz, kiuj posedis bienon Vlčice.
|