Vidnavka
Vidnavka aŭ ankaŭ Vidnávka (germane: Weidenauer Wasser, pollingve: Widna) estas dekstraflanka alfluanto de Kladská Nisa en distrikto Jeseník en Regiono Olomouc. En Pollando ĝi trafluas tra teritorio de Opola provinco. Suma longeco de la fluo faras 32 km. El tiu ĉi longeco estas 25,3 km sur teritorio de Ĉeĥio. Areo de akvejo sur la teritorio de Ĉeĥio mezuras 159,3 km². Paso de la fluoFonto de Vidnavka troviĝas en Riĥleba montaro inter tri montoj, kiuj nomiĝas Medvědí kámen, Na Radosti kaj Studniční vrch, en supermara alteco 870 m. Unue ĝia fluo direktas al sudo ĝis preskaŭ nordokcidento. La rivero baldaŭ ŝanĝas tiun ĉi direkton kaj iom post iom per granda arko turniĝas norden al Vápenná, tra kiu ĝi trafluas. Plu ĝi fluas al Žulová, kie ĝi akceptas de maldekstre rojon Stříbrný potok. De tie ĝi plu daŭrigas norden al municipo Kobylá nad Vidnavkou, kie plifortigas ĝin de maldekstre rojo Skorošický potok kaj en municipo Velká Kraš, kie ĝi turniĝas orienten ĝis preskaŭ nordorienten al urbo Vidnava. En tiu ĉi sektoro ĝi akceptas de dekstre rojon Černý potok, kiu estas ĝia plej grana alfluanto. Sub Vidnava ĝi forlasas la teritorion de Ĉeĥio kaj enfluas sur la teritorion de Pollando. Post proksimume 7 km ĝi enfluas en riveron Kladská Nisa (Nisa lago) en supermara alteco 198 m. Pli grandaj alfluantoj
Akva reĝimoMezproksima trafluo en Vidnava faras 1,62 m³/s. Anonca profilo:[1]
LigilojReferencoj
Eksteraj ligiloj |