Štěpánov (distrikto Olomouc)
Štěpánov estas urbo en Ĉeĥio situanta en distrikto Olomouc. Ĝi situas proksimume 10 km norde de Olomouc, 10 km oriente de Litovel kaj 6 km sudokcidente de Šternberk. Per areo temas pri unu el la plej grandaj hanakaj municipoj. Vivas ĉi tie 3 531 loĝantoj (2024). Tra la katastro de la urbo, kiu konsistas el kelke da antaŭe memstaraj municipoj, trafluas riveroj Moravo kaj Oskava kaj rivereto Sitka. La teritorio de urbo trafas ankaŭ PPR Litovelské Pomoraví. Tra Štěpánov kondukas fervoja koridoro Olomouc–Praha (fervojlinio n-ro 270). La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lužice, Olomouc, Střeň, Štarnov, Žerotín, Liboš, Pňovice, Horka nad Moravou kaj Hnojice. HistorioLa unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1201. Relative granda municipo, plejparte de ĉeĥa karaktero, sed kun germana minoritato, atingis grandan evoluon post la jaro 1842, kiam ĉi tie František Klein fondis konatan ferfabrikon. Kialo estis avantaĝa komuniko Vieno–Olomouc–Prago, kiun donis tiam konstruata Norda fervojo de imperiestro Ferdinando. Sed dum granda ekonomia krizo en la jaro 1932 la ferfabriko finis sian trafikon. En la jaro 1938 estis en Štěpánov internejo por henleinanoj.[1] En la jaro 1939 poste la spacoj de la eksa ferfabriko de fratoj Kleinoj servis kelke da monatoj kiel spaco de kon centrejo por amasigado de plejparte la juda loĝantaro de Olomouc kaj la ĉirkaŭaĵo antaŭ forŝovo en pluajn koncentrejojn. En la jaroj 1945–1946 la areo de la ferfabriko male estis uzata por internejo de germanoj en konekso kun ilia labor-enmembrigo kaj li posta forŝovo.[1] La 22-an de julio 2020 Štěpánov fariĝis urbo. Partoj de urbo
Konsisto de la urbo estas ankaŭ Hutě, kvankam ne temas pri registra parto de municipo. Tio estas devene laborista kolonio kaj ĝi troviĝas inter tiamaj ferfabriko, trajna stacidomo kaj parto Březce. Březce estis al Štěpánov alligita en la jaro 1960, Moravská Huzová eĉ kun Stádlo kaj Benátky en la jaro 1974. Ekde la jaro 1976 konsisto de la municipo estis ankaŭ Liboš, sed tiu fine de la jaro 1990 denove memstariĝis. LoĝantaroEvoluo de nombro de loĝantoj La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Personecoj
Pluaj fotoj
Referencoj
|