Septembro de 2007
| septembro | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | |||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
| aranĝo de 2007 tagoj | ||||||
Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum septembro de 2007.
Dimanĉo,30-a de septembro 2007
- Parlamentaj elektoj en Ukrainio, partoprenis 57,53% de voĉdonrajtaj civitanoj.
- Milan Jelic', prezidento de la Serba Respubliko, mortis.
Sabato,29-a de septembro 2007
- Barata Viswanathan Anand fariĝis la 15-a monda ĉampiono de ŝako.
Vendredo ,28-a de septembro 2007
- Dominique Strauss-Kahn estas nomumita por 5 jaroj kiel ĝenerala direktoro de la Internacia Mon-Fonduso.[1]
Mardo,25-a de septembro 2007
- Pro iliaj manifestaciadoj en la stratoj de Jangono kontraŭ la reganta junto, centoj de mjanmaaj monaĥoj estas vunditaj kaj naŭ mortis post armea subpremo.
Dimanĉo, 23-a de septembro 2007
- En Japanio Fukuda Yasuo elektiĝis estro de LDP.
Vendredo, 21-a de septembro 2007
- La Supera Kortumo de Ĉilio akceptas la peton pri ekstradicio kontraŭ la eksa prezidento de Peruo Alberto Fujimori pro 5 kazoj de koruptado kaj 2 de perforto kontraŭ la homaj rajtoj dum ties regado.
Lundo, 17-a de septembro 2007
- Oni forŝtelas la Orajn Kornojn, naciajn simbolojn de Danio. Oni retrovas ilin jam du tagojn poste.
- Aperas libro de rememoroj de Alan Greenspan (The Age of Turbulence: Adventures in a New World), en kiu li kritikas ekonomian politikon de George Bush kaj asertas, ke la iraka milito okazis por la iraka nafto. Defenda ministro Robert Gates tuj rifuzas la aserton.
Dimanĉo, 16-a de septembro 2007
- La flugo 260 de One-Two-GO, 2007-09-16 kraŝis proksime al la tajlanda insulo Phuket, mortigante 89 homojn.
- Novaj parlamentaj elektoj en Grekio, venkas la ĝistiama reginta konservativa partio. Ĉefministro Kostas Karamanlis verŝajne restas en sia pozicio.
Vendredo, 12-a de septembro 2007
- Prezidento de Rusio Vladimir Putin akceptas la demision de ĉefministro Miĥail Fradkov kaj nomumas Viktor Zubkov por lin anstataŭi.
- Demisias la japana ĉefministro Shinzo Abe.
Dimanĉo, 7-a de septembro 2007
En flughaveno Goma de Demokratia Respubliko Kongo kargo-aviadilo An-12 mistrafis la alterigan strion kaj ekbrulis. Kelkaj homoj mortis, inter ili civitanoj de Ukrainio kaj Kartvelio. La aviadilo apartenis al la loka aviada kompanio Galaxy Kavatsi.
Sabato, 6-a de septembro 2007
Mortis Luciano Pavarotti, operkantisto.
Vendredo, 5-a de septembro 2007
- Aperis libro pri la israela lobio en Usono (La Israel-lobio kaj eksterpolitiko de Usono verkita de John Mearsheimer kaj Stephen Walt), kiu kaŭzis grandan ekscitiĝon inter la judoj, kiuj samtempe aperigis kontraŭlibron (La Israel-lobio kaj mito pri la juda regado, verkita de Abraham Foxman).
Lundo, 3-a de septembro 2007
Dum flugo per la propra aviadilo malaperis Steve Fossett.
Notoj kaj referencoj
| ||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.