Julio de 2008
| julio | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
Jen listo de okazaĵoj en julio de 2008.
31-a de julio
- Radovan Karadžić, eksa estro de la bosniaj serboj, prezentiĝis antaŭ la Internacia Kortumo en Hago.
27-a de julio
- Mortis Jusef Ŝahin, egipta kinoreĝisoro, en Kairo.
26-a de julio
- Kabo-Verdo iĝas la 153-a membro de la Monda Organizaĵo pri Komerco.
- La itala registaro proklamis nacian krizan staton, konsidere al la forta pliiĝo de kontraŭleĝaj enmigrantoj en la sudo. Dum la unua duonjaro de 2008 alvenis pli ol 10.600 boatfuĝantoj - duoble pli ol dum la antaŭjara periodo (5.378).
- La finludo de piedpilkada Eŭropo-ĉampionado de junulaj teamoj (sub 19-jaraĝaj) en Ĉeĥio gajnis Germanio tri per unu kontraŭ la itala teamo. Estas la unua titolo ekde 1992 por la germana junularo.
24-a de julio
- La Internacia Olimpika Komitato malpermesis partoprenon de Irako en Somera Olimpiko 2008, ĉar la registaro de Irako rabis regon de la Iraka Olimpika Komitato.
- Forta tertremo kun Skalo de Richter 6.8 atakis marbordon de la Prefektujo Iŭate, Japanio. Hirono en la prefektujo registris shindo 6 plus.
21-a de julio
- Eksa Prezidanto de Serba Respubliko de Bosnio, Radovan Karadžić, estis arestita en Beogrado.
18-a de julio
- Benedikto la 16-a paroladas antaŭ 150 000 pilgrimuloj okaze de la Monda Junulara Tago de 2008 en Sidnejo.
17-a de julio
- Laŭ indiko de fajrobrigado en Hamburgo elfluis ĉirkaŭ 120 tunoj da dizelo el ŝipego akcidentinta sur germana rivero Elbo proksime de Geesthacht.
15-a de julio
- Preskaŭ ĉiuj fiŝŝipoj de Japanio (ĉ. 200.000) ĉesis fiŝadon dum tuta tago pro prezaltiĝo de benzino. Ĉ. 4000 fiŝistoj manifestaciis asertante kontraŭrimedon kontraŭ benzina krizo en Hibija-Parko en Ĉijoda-kvartalo en Tokio.
14-a de julio
- Yves Leterme, ĉefministro de Belgio, proponis al la reĝo Alberto sian demision.
9-a de julio
7-a de julio
- Svisa Tektonika Areno Sardona kaj Retia Fervojo en Svislando estis akceptitaj en la listo de la Monda Heredaĵo de UNESKO.
- Malfermiĝis G8-pintkonferenco en Tojako, Abuta-distrikto, Hokkajdo, Japanio.(ĝis 9-a de julio)
4-a de julio
- La unua regula, rekta flugo de kontinenta Ĉinio al Tajvano de preskaŭ 60 jaroj alteriĝis ĉe la flughaveno de Tajpeo. Ĉina altranga respondeculo pri tajvanaj aferoj diris, ke la flugo estas "nova komenco" en rilatoj inter Tajpeo kaj Pekino.
- Suntory Mermaid II, ondo-povigita katamarano finis vojaĝon de Honolulu, Havajo ĝis la kabo Hinomisaki, Ŭakajama, Japanio tra 7000 km sen problemo.
2-a de julio
- Usono oficiale forstrekis Nelson Mandela de la listo de teroristoj.
- Kolombio: Kaptitoj de FARC, Ingrid Betancourt, 11 kolombianoj kaj 3 usonanoj, estis liberigitaj fare de kolombia armeo
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.