Junio de 2008
| junio | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
| 29 | 30 | |||||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
Jen listo de okazaĵoj en junio 2008.
30-a junio
- Microsoft ĉesis elliveri Vindozon XP.
29-a de junio
- La hispana teamo gajnis finalan ludon de futbala eŭropa-ĉampionado en Vieno kontraŭ tiu de Germanio per 1:0.
28-a de junio
- Afrika Unio ne volis sankcii Zimbabvon pro la manipulado ĉe la balotoj.
27-a de junio
- Nord-Koreio publikigis ke ĝi detruis malvarmig-turon de nuklea centralo en Jongbjono.
- En Londono okazis koncerto pro la 90-jariĝo de Nelson Mandela.
26-a de junio
- Germanio memorfestas la 60-an datrevenon de la tielnomata berlina aerponto, kiam la okcidentaj alianculoj provizis la urbon malgraŭ sovetia blokado. Veteranoj de la tiama aertransportado, el kiuj multaj nun havas inter 80 kaj 90 jarojn, ĉeestis ceremoniojn en Berlino kaj Frankfurto. La usona kaj brita aerponto daŭris dum pli ol unu jaro, kaj okupis centojn da aviadiloj kiuj liveris ĉiom, de karbo al sukeraĵoj.
22-a de junio
- Almenaŭ 160 homoj mortis kaj multe pli da ili forestas post kiam la tajfuno Fengshen frapis la sudajn Filipinojn, kaŭzante terurajn inundojn kaj terfalaĵojn. Miloj da homoj estis evakuitaj de la zono trafita de la tajfuno. Ekblovoj de 170 kilometrojn hore kaŭzis multajn difektojn en sudaj kaj centraj regionoj.
17-a de junio
- Mortis Henryk Mandelbaum, lasta membro de la Sonderkommando
16-a de junio
- Václav Klaus uzis la vorton "Esperanto" kiel metaforon por io nesukcesa kaj nevivipova, en intervjuo de gazeto Lidové noviny [1]
15-a de junio
- Per sia subskribo la prezidento Fatmir Sejdiu ekvalidigis la unuan konstitucion de Kosovo, nur kvar monatojn post la deklaracio de sendependeco.
14-a de junio
- Okazis tertremo kies surcentro estas en la suda parto de Iŭate je l.t. 08:43. Oni registris shindo 6+ en Oŝu en Iŭate kaj Kurihara en Mijagi. JMA publikigis ke ĝia hipocentro troviĝis 10 km sub la marsurfaco, ĝia forto estis 7.0 sur la skalo de Richter.[2][rompita ligilo]
- En Zaragozo la hispana reĝo Johano Karlo la 1-a komencas internacian ekspozicion 2008, kies devizo tekstas "Akvo kaj daŭre efika disvolviĝo". Reprezentas sin 105 landoj per pavilonoj kaj eksponaĵoj.
- Post du semajnoj la usona kosmopramo Discovery sekure revenis sur la Teron. Ĝi laŭplane surteriĝis en la Kosmocentro Kennedy de Kabo Kanaveralo en Florido. Interalie la pramo transportis japanan esplorlaboratorion "Kibō" al la Internacia Kosmostacio.
13-a de junio
- Sombra vendredo por la EU! La irlandanoj voĉdonis pri la lisbona reform-traktato de Eŭropa Unio, kiel nura nacio de la EU-membraj ŝtatoj. Ili malakceptis (53,6 %) kaj faligas Eŭropan Union en krizon de ĝia reformagado.
12-a de junio
- Pollando: Sejmo unuanime proklamis rezolucion, kiu omaĝas la 100-jariĝon de UEA. La parlamento emfazis la "rekonvortojn al la daŭrigantoj de la verko de Ludoviko Zamenhof" kaj "subtenas la klopodon honorigi la Universalan Esperanto-Asocion per Nobel-pacpremio".
8-a de junio
- Kamiono intence senbremse koliziis kun 3 promenantoj, post kio la ŝoforo mortigis 7 promenantojn kaj vundis pli ol 10 aliajn per tranĉilo surstrate en Akihabara en la Ĉijoda-kvartalo en Tokia Metropolo (Japanio). (Akihabara hombuĉado)
2-a de junio
- Solena festado okazis en Parizo omaĝe al 10-jariĝo de la populara Linuksa distribuaĵo Mandriva. Mandriva, antaŭe nomita Mandrake, estis inter la unuaj distribuaĵoj orientitaj al "simplaj uzantoj".
La unua parto de junio
- Pro rekorda en historio pligrandigo de kosto de nafto daŭris strikoj de transportistoj en Portugalio, Hispanio, Francio, Italio, Pollando kaj en Hindio kaj Nepalo okazis bataloj kun polico.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.