Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Romain Rolland

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Romain Rolland (Tramtransporto en Parizo).
Romain Rolland
Nobel-premiito
Persona informo
Romain Rolland
Naskiĝo 29-an de januaro 1866 (1866-01-29)
en Clamecy
Morto 30-an de decembro 1944 (1944-12-30) (78-jaraĝa)
en Vézelay
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Vézelay vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Supera normala lernejo
Lycée Saint-Louis (en) Traduki
Gimnazio Louis-le-Grand
Universitato de Parizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Romain Rolland
Familio
Patro Émile Rolland (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Madeleine Rolland (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Marie Romain Rolland (en) Traduki (1934–)
Clothilde Bréal Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
muzikologo
prozisto
biografo
muzikisto
romanisto
eseisto
historiisto
dramaturgo
instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1888– vd
Verkado
Verkoj Jean-Christophe ❦
Q2870231 ❦
Péguy ❦
The life of Toistoi ❦
Q52418853 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Romain ROLLAND naskiĝis la 29-an de januaro 1866 en Clamecy, mortis la 30-an de decembro 1944 en Vézelay estis franca verkisto.

La filo de instruisto studis en Parizo kaj Romo, laboris poste kiel instruisto kaj de 1903 ĝis 1912 kiel profesoro pri muzikscienco en La Sorbonne. En la jaro 1915 li gajnis la Nobel-premion pri literaturo.

Sian literaturan agadon li komencis per (ĉefe historiaj) dramoj kaj biografioj. Dum la Unua mondmilito li dediĉis sian energion al la celo de paco. Ekde 1921 li interesiĝis pri la hinda kulturo: Li renkontiĝis kun Rabindranath Tagore kaj Jawaharlal Nehru kaj verkis en 1923 biografion pri Mohandas Karamchand Gandhi. Rabindranath Tagore kaj Romain Rolland ambaŭ estas Nobelpremiitoj aprobintaj studintaj aŭ uzintaj Esperanton. En 1922 Romain Rolland akceptis la honoran prezidantecon de la dua kongreso de SAT. En la 1930-aj jaroj li vojaĝis al Sovetunio, renkontiĝis i.a. kun Maksim Gorkij kaj Stalino, sed lia simpatio al la komunismo pli kaj pli cedis al kritikemo. En la jaro 1942 li verkis sian membiografion Le voyage intérieur.

Listo de verkoj

  • Aert (dramo, 1898)
  • Les Loups-morituri (dramo, 1898)
  • Danton (dramo, 1898)
  • Vie de Beethoven (biografio, 1903)
  • Vie de Michelange (biografio, 1905)
  • Vie de Tolstoi (biografio, 1911)
  • Jean-Christophe (romano, 1904-12)
  • Au dessus de la mélée (Super la miksbatalo) (kontraŭmilita verko, 1915)
  • Colas Breugnon (romano, 1918)
  • Clérambault (romano, 1920)
  • Mahatma Gandhi (biografio, 1923)
  • L'âme enchantée (romano, 1922-24)
  • Un jeu de l'amour et de la mort (dramo, 1925)
  • Le voyage intérieur (membiografio, 1942)

En Esperanto aperis

  • Al la forbuĉataj popoloj / de Romain Rolland. El la franca originalo tradukis Georg Mahn - 1-a ĝis 3-a milo. - Bern: Universala Esperanto-Asocio, 1920. – 16 paĝoj
  • Vortoj de Romain Rolland : kaj Esperantaj vortoj koncernantaj la apostolon / aranĝita de Hukuta-Masao kaj membroj de Hino-Esperanto-Klubo. - Tokio: Asake-Syoboo, 1977. - 82 paĝoj
  • Al la libro Tri verkoj de Lev Tolstoj, el la rusa lingvo tradukita en Esperanton kaj eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda en Parizo proksimume en 1930, li aldonis esperantlingvan antaŭparolon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Trovu « Romain Rolland » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9