Bjørnstjerne BJØRNSON (naskiĝis la 8-an de decembro 1832 (nun 1832-12-08) en Kvikne, mortis la 26-an de aprilo 1910 en Parizo) estis norvega verkisto, poeto kaj sociodebatisto, kiu en la jaro 1903 gajnis la Nobel-premion pri literaturo.
Al lia verkaro ankaŭ apartenas la teksto de la Nacia Himno de Norvegio: Ja, vi elsker dette landet, kiun muzikigis de Rikard Nordraak. Aliaj verkoj de Bjørnson ankaŭ estis muzikigitaj, de Nordraak, Edvard Grieg, kaj Halfdan Kjerulf, inter aliaj. Li ankaŭ fondis Riksmålsforbundet – lingvopolitikan organizon por sukcesigo por la riksmål-normo de la norvega lingvo.
Lia poemo "Ho, ni amas ĉi tiun landon" fariĝis la nacia himno de Norvegio en 1864.
Verkoj
Listoj de verkoj de Bjørnson.
Teatraĵoj
- Mellem Slagene ("Inter la bataloj") 1856
- Halte-Hulda ("Lama Hulda") 1858
- Kong Sverre ("Reĝo Sverre") 1861
- Sigurd Slembe 1862
- Maria Stuart i Skotland ("Mary Stuart en Skotlando") 1864
- De Nygifte ("La novaj geedzoj") 1865
- Sigurd Jorsalfar 1872
- Redaktören ("La redaktoro") 1874
- En Fallit ("Bankroto") 1875
- Kongen ("La reĝo") 1877
- Leonarda 1879
- Det Ny System ("La nova sistemo") 1879
- En Hanske ("Ferganto") 1883
- Over Ævne ("Superante kapablon") 1883
- Geografi og Kjærlighed ("Geografio kaj Amo")
- Over Ævne II 1895
- Paul Lange og Tora Parsberg 1898
- Laboremus 1901
- Paa Storhove ("En Storehove") 1902
- Daglandet ("Taglando") 1904
- Naar den ny Vin blomstrer ("Kiam la nova vino floriĝas") 1909 (komedio)
Romanoj kaj rakontoj
- Thrond (1857)
- Synnøve Solbakken (romano, 1857)
- Arne (1859)
- Smaastykker (1860)
- En glad Gut ("Gaja knabo", 1860)
- Faderen ("La patro", 1861)
- Jernbanen og Kirkegaarden (1866)
- Fiskerjenten (1868)
- Arnljot Gelline (eposo, 1870)
- Fortællinger I-II (1872)
- Kong Eystejn (1873)
- Magnhild (1877)
- Kaptejn Mansana (1879)
- Støv (1882)
- Det flager i Byen og paa Havnen (1884)
- Paa Guds Veje (1889)
- Nye Fortællinger (1894)
- Lyset (1895)
- To Fortællinger (1901)
- Mary (1906)
Aliaj verkoj
- Dikte og Sange ("Poemoj kaj kantoj", 1870)
- Brude-Slaatten (1872)
En Esperanto aperis
Recenzoj
Pri Synnøve Solbakken
|
| „ Kiu ĝojas legi bone tradukitan romanon pri aliaj landoj certe devus aĉeti “Synnove Solbankken” en la Esperanta traduko
de Ges. Weide. Ĉi tiu noveleto de la fama Norvega aŭtoro tre vivŝajne respegulas la vivon de juna paro de Norvegaj bienuloj,
kaj laŭforme estas modela en sia disvolvo, donante fidelan impreson pri la pensmanieroj kaj moroj de norduloj kaj la vivproblemoj kiuj prezentas sin al la paro Synngve kaj Torbjorn, kiu varbus la korojn de la plejŝtonecaj legantoj. La flua kaj facila stilo de la lingvaĵo montras kapablon ĉe la getradukintoj, kies unua eldonaĵo ĉi tio estas. Espereble la akcepto
ĉe nia publiko rekompencos ilin tiel, ke ili denove pliriĉigos nian literaturon. ” | — E.D.D. La Brita Esperantisto - Numero 415, Novembro (1939) |
|
Eksteraj ligiloj