Rudyard KiplingRudyard KIPLING [REDjerd KIPling] (naskiĝis la 30-an de decembro 1865 en Bombajo, Barato; mortis la 18-an de januaro 1936 en London) estis brita aŭtoro de poezio kaj prozo, gajninto de la Premio Nobel de Literaturo en 1907. Li verkis multe por infanoj, sed liaj verkoj estas poezie tiel fortaj, ke ilin legas ankaŭ plenkreskuloj. Lia plej fama figuro estas Moŭgli, knabo edukita de lupoj, do parenco de Tarzano edukita de goriloj (verkis Edgar Rice Burroughs). StiloLa rakontoj de Kipling akiris popularecon danke al lia eksterordinara kapablo kiel natura rakontanto. Karakteriza por liaj rakontoj estas la romantika aŭro de liaj ĉefroluloj kaj la aventuraj rakontoj, kiuj okazas en ekzotaj landoj por la okcidenta leganto. En siaj infanaj rakontoj, kiuj tre sukcesis kaj ankoraŭ sukcesas, Kipling montras simpation al la mondo de infanoj kaj samtempe satiran aliron al la mondo de plenkreskuloj. Kipling estis pioniro en portretado de bestoj kiel roluloj en porinfana literaturo. La poezio de Kipling, kiu havis ordan rimon, eble perdis sian belecon en la okuloj de literaturrecenzistoj kaj poeziemuloj, sed restis tre populara ĝis hodiaŭ inter la ĝenerala publiko. La kanto "Se" (esperanta) estas aparte konata, kiun la ĝenerala angla publiko elektis en 1995 kiel la plej konata kaj plej amata kanto en la angla lingvo. Verkoj
En Esperanto aperis
Eksteraj ligiloj
|