Historiisto estas homo kiu okupiĝas faknivele pri historio.
Esprimo
Principe la nocio rilatas al la historioscienco (alternativa vorto: historiologio). Tamen oni uzas la vorton ‚‚historiisto’’ ofte ankaŭ por ĉiuj aliaj homoj kiuj okupiĝas pri historio.
Pli vasta estas la vorto ‚‚historiografo’’: tia homo verkas pri historio, sed ne nepre faknivele. Precipe oni uzas la vorton por antaŭmodernaj aŭtoroj, kiuj ankoraŭ ne vivis en tempo de moderna historioscienco. Herodoto aŭ Gregorio de Tours estu nomataj historiografoj, sed ne historiistoj.
Eduko kaj profesio
La historioscienco estas universitata fako, kiu povas aspekti malsame laŭ la landoj kaj la universitatoj unuopaj. Kutime oni devas studi plurajn jarojn ĝis oni rajtas partopreni al ekzameno kaj ricevi diplomon. Kelkaj studentoj studas historion kiel kromfakon, dum la ĉeffako estas alia.
Multaj historiistoj laboras kiel instruistoj (en ordinaraj lernejoj aŭ altlernejoj) aŭ kiel kunlaborantoj de muzeoj kaj similaj institucioj. Krome historiistoj povas esti ĵurnalistoj aŭ havi alian laboron kiu postulas homon kun ĝeneralaj, vastaj scioj kaj la kapablo umi kun tekstoj.
Specoj de historiistoj
La historiistojn oni povas dividi laŭ iliaj fakoj kaj temoj, ekzemple la historiiston pri antikvo disde la historiisto pri moderna tempo; la historiiston pri politika historio (politikhistoriiston) disde la historiisto pri socia historio (socihistoriiston).
Tre speciala historiisto estas arkeologo, kiu okupiĝas pri neskribaj restaĵoj. Pro la natursciencaj metodoj necesaj lia laboro sufiĉe malsamas de la „kutimaj“ historiistoj, kiuj laboras ĉefe pri tekstoj.
Famaj historiistoj
Listo de helenlingvaj historiistoj
[Evidente ordigita laŭ alfabeta ordo, kvankam eventuale ordigebla listo, defaŭlte konologie ordigita kaj reordigebla laŭalfabete, pli praktikus]