Malolos
| Malolos | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| provinca urbo urbego | |||||
| Flago | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 3000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 269 809 (2024) [+] | ||||
| Loĝdenso | 4 012 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 14° 51′ N, 120° 49′ O (mapo)14.843611111111120.81138888889Koordinatoj: 14° 51′ N, 120° 49′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 9 m [+] | ||||
| Areo | 67,25 km² (6 725 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Malolos, - tagaloge Lungsod ng Malolos - estas triaklasa urbego, ankaŭ universitata kaj komponenta urbo, laŭ religio diocezo (ekde 1962) en Filipinoj, en Luzono, en regiono Centra Luzono, kie ĝi estas provinca ĉefurbo de Bulakano.

Geografio
Malolos situas sur la marborda ebenaĵo proksime al golfo [1]. Apalit troviĝas 11, Guagua 23, Valenzuela (Filipinoj) 26, Kezonurbo 34, ĉefurbo Manilo 36 kilometrojn (aere) [2].

Historio
"Lihan" estis la malnova ĉina nomo por Malolos menciita en 1225. Baldaŭ sultanlando kaj similaj landoj estis kreitaj en tiu areo. La loĝantoj estis ĉefe komercistoj. Baldaŭ okazis dominado de hispanoj, aŭgustenanoj kristanigis la indiĝenojn ekde 1572. Malolos estis establita kiel memstara komunumo en 1580. En 1643 ribelo okazis, kiu formortis por manko de sufiĉe da populara subteno. La ekonomia progreso en Malolos komenciĝis en 1670, kion faris la ĉinidoj, filipinanoj kaj hispanoj, ili okupiĝis pri tekstilproduktadoj kaj kultivis rizojn kaj sukerojn. En 18-a jarcento Malolos iĝis la plej riĉa urbo en Luzono. En 1755 ĉino kaŭzis skandalon, tial la ĉinoj estis grandparte forpelitaj. Malolos unue estis organizita en formalan municipan unuon en 1822, sed en 1859 ĝi estis dividita en tri urbojn. En komenco de usona regado en 1903 tiuj urboj denove estis reunuigitaj en ununuran municipon. Ekde 1880 aperis reformemaj lokaj politikistoj kaj estis kritikoj kontraŭ lerno de hispana lingvo. En 1892 konstruado de la fervoja linio atingis la urbon, kiu nature portis plian evoluon. Armita ribelo okazis en Malolos kaj la revoluciuloj venkis la hispanajn trupojn en la decida batalo en 1897.
Komence Malolos estis la revolucia ĉefurbo, iom poste Manilo. Malolos estas la historia loko de la konstitucia kongreso de 1898, kiu kaŭzis la establon de la Unua Filipina Respubliko en la sekva jaro, kiu estis la unua respubliko en Azio. Ankaŭ universitato estis fondita. Malolos estis plene detruita, kiam la usonanoj konkeris la urbon en 1899. Dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana dominado okazis. Malolos urbiĝis en 1999 laŭ klasifikado de Filipinoj, sed pli frue en la 1980-aj jaroj laŭ internacia klasifikado grandurbo, pli poste en 2007 ĝi ricevis la titolon komponenta urbo.


Ekonomio
Malolos rapide industriiĝis pro proksimeco al Manilo kaj gastigas preskaŭ 40 bankojn. La plej gravaj industriaj branĉoj estas agrikulturo, nutraĵindustrio, fiŝkapto, produktado de vestoj.
Religio kaj eduko
Plimulto de la loĝantoj en Malolos estas katolikoj, krome estas aliaj kristanaj grupoj (ekzemple metodistoj, baptistoj, adventistoj, mormonoj). En la urbego funkcias pluraj universitatoj.
Trafiko
Malolos havas trairan vojon, la aŭtovojo preteriras. Iam ankaŭ fervojo funkciis.
Klimato
Malolos situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jere falas po 2061 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono. La averaĝa temperaturo varias inter 30-36 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
- katedralo, ankaŭ malgranda baziliko
- pluraj preĝejoj
- muzeo
- biblioteko
- parkoj
- monumento
- festivalo
Ĝemelurboj
Fontoj
- WikiTrans
- [3]
-
Fiŝhaveno
-
Salutarko
-
Muzeo
-
Juĝejo
-
Kirko
-
Metodista preĝejo
-
Sporthalo
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




