Guagua

Guagua
municipo de la Filipinoj Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 2003
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 137 948  (2024) [+]
Loĝdenso 2 834 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 58′ N, 120° 38′ O (mapo)14.966666666667120.63333333333Koordinatoj: 14° 58′ N, 120° 38′ O (mapo) [+]
Alto 21 m [+]
Areo 48,67 km² (4 867 ha) [+]
Guagua (Filipinoj)
Guagua (Filipinoj)
DEC
Situo de Guagua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guagua, Pampanga [+]
vdr

Guagua - tagaloge Lungsod ng Guagua - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Pampango. La loknomo signifas: "rivero-buŝo".

Urbodomo de Guagua (1937)

Bazaj informoj

Geografio

Guagua kuŝas sur ebenaĵo laŭ mara golfo (kie enfluas rivero Pampanga) iomete ĉe marĉa areo [1]. Lubao troviĝas nur 5, Provinca sidejo San Fernando (Filipinoj) 11, Angeles 22, ĉefurbo Manilo 56, Kezonurbo 57 kilometrojn (aere) [2].

Stratangulo en Guagua

Historio

Guagua estis menciita unuafoje skribe en 1590. Ĝi estis prospera strategia loko por komerco jam dum la antaŭkolonia epoko, kie renkontiĝas rivero kaj maro. La hispanaj kolonianoj ekposedis la areon en 1561, la unua kargoŝipo ankris en 1884. En 1892 proksime estis konstruita fervoja linio, en 1907 alia pli proksima. La ĉinoj delonge partoprenas en la socia kaj ekonomia evoluo de Guagua. En la 18-a jarcento ili rifuĝis el Manilo tien. La ĉinaj loĝantoj estas komercistoj, masonistoj, lignaĵistoj, ĉarpentistoj kaj kamparanoj. La urbeto grave partoprenis en la revoluciaj luktoj. En 1898 masakro de ĉiuj hispanaj simpatiantoj en Guagua markis la finon de hispana koloniismo kaj la komencon de usona regado. Oni opinias, ke la unua lernejo en Guagua estis fondita en 1901, post 7 jaroj jam akademio estis establita. Fine dominado de japanoj okazis inter 1941 kaj 1945. Guagua estis grave detruita de la erupcio de la vulkano Pinatubo en 1991.

Akademio en Guagua
Katolika preĝejo en Guagua

Ekonomio

La klimato kaj topografiaj ecoj de Guagua faras ĝin ideala por kreskado de fruktoj (mangoj, bananoj) kaj legomoj. Oni bredas kokojn, anasojn, brutaron kaj aliajn.

Religio kaj eduko

En Guagua vivas katolikoj (88%), pluraj aliaj kristanoj, eĉ estas Budhismo kaj Islamo. Kelkaj akademioj, kolegio kaj instituto funkcias en la urbego.

Trafiko

Ĉe Guagua preteriras ĉefvojo, krome estas kelkaj flankovojoj.

Klimato

La klimato de Guagua estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas ĉirkaŭ 2000 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter decembro-aprilo falas pli malofte. La averaĝa jara temperaturo estas ĉirkaŭ 30 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.