Tagum

| Tagum | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| provinca urbo urbego | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | Davaa regiono | ||
| Provinco | |||
| Poŝtkodo | 8100 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 300 042 (2024) [+] | ||
| Loĝdenso | 1 532 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 7° 27′ N, 125° 48′ O (mapo)7.44778125.80778Koordinatoj: 7° 27′ N, 125° 48′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 117 m [+] | ||
| Areo | 195,8 km² (19 580 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Tagum - tagaloge Lungsod ng Tagum - estas triaklasa urbego, ankaŭ diocezo en la respubliko Filipinoj. Ĝi situas sur la insulo Mindanao kaj en la Davaa regiono kaj estas ĉefurbo de la provinco Norda Davao.

Geografio
Tagum situas sur ebenaĵo proksime al la maro [1]. Panabo troviĝas 21, regiona ĉefurbo Dabao 50, Digos 92, ĉefurbo Manilo 953, Kezonurbo 956 kilometrojn (aere) [2].
Historio
La unuaj enmigrintoj alvenis en 1929 kaj aĉetis bienetojn. La loko apartenis al Davao. En 1932 oni komencis labori trairan vojon, tiutempe ankaŭ lernejon kaj kapelon. La areo tiam nomata Magugpo iĝis sendependa vilaĝo en 1941. Dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis, post la liberiĝo nur kvin domoj restis senruinaj. En 1948 la nova loknomo estis Tagum, tiutempe konstruiĝis la urbodomo, merkato, sancentro, pliaj vojoj. Ekde 1967 Tagum estas sidloko de la provinca registaro. Tagum atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj, laŭ filipina klasifikado en 1998 kaj iam la titolon komponenta urbo.
Ekonomio
Tagum estas ĉefe agrikultura areo pri lignaĵoj, bananoj, sed gravas ankaŭ la turismo kaj komerco.
Religio kaj eduko
Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj, eĉ diocezo funkcias en Tagum. 2 universitatoj, kampuso, akademio, liceo, seminario, instituto donas eblecon por studi.
Trafiko
Al Tagum kuras 3 signifaj aŭtovojoj.
Klimato
Tagum situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Mankas sezonoj, ĉiuj monatoj havas la samajn pluvokvanton, temperaturon, humidecon kaj aerpremon. La averaĝa temperaturo varias inter 20-32 °C. La jara pluvokvanto estas ĉirkaŭ 2000 mm.
Vidindaĵoj
- preĝejoj
- monumento
- po dek kvar festivaloj jare
-
Lernejo
-
Lernejo
-
Gimnazio
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





