Tabaco

| Tabaco | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| provinca urbo urbego | |||
| Flago | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 4511 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 140 779 (2024) [+] | ||
| Loĝdenso | 1 202 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 13° 21′ N, 123° 44′ O (mapo)13.35123.73333333333Koordinatoj: 13° 21′ N, 123° 44′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 168 m [+] | ||
| Areo | 117,14 km² (11 714 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Tabaco [tabako] - tagaloge Lungsod ng Tabaco - estas kvinaklasa, komponenta urbego kaj internacia havenurbo en Luzono, en Bikola Regiono, en provinco Albajo. Tabaco estas kvaraklasa urbo laŭ financa klasifiko. Iam la tabako estis la primara produkto de Tabaco, tamen estas viva legendo pri signifo de la loknomo.

Geografio
Tabaco situas en suda duoninsulo de Luzono inter Monto Majono (vulkano) (2,462 m) kaj alia vulkano, sed la haveno nature laŭ la golfo [1]. Kontraŭe insulo San Miguel estas videbla (kiel ekstera aparternaĵo). Provinca ĉefurbo Legazpi (Albajo) troviĝas 23, Lucena (Filipinoj) 238, Kezonurbo 322, ĉefurbo Manilo 327 kilometrojn (aere) [2].

Historio
Al tiu areo alvenis hispanaj franciskanoj en 1587. La originaj loĝantoj pli frue ekloĝis laŭ la marbordo kaj okupiĝis pri fiŝkaptado kaj terkultivado, sed baldaŭ ili retiriĝis pro la konstantaj pirataj atakoj. En 1616 la loko ricevis paroĥan statuson kun kirko kaj patrono Johano Baptisto. La oficiala fondo de la komunumo okazis en 1731. En 1811 terura tifono alportis ĥaoson, eĉ post 3 jaroj la Majono erupciis. La loĝantoj senhejmiĝis. Daŭris plenan jardekon la renormaliĝo. La amerikanoj alteriĝis ĉe Tabaco en 1900 kaj komenciĝis la usona dominado, inter 1941-1945 dominado de japanoj okazis. Jam dum la sendependiĝo (1946) tifonoj trafis la urbeton en 1952 kaj 1970. Tabaco en la malfruaj 1990-aj jaroj atingis la internacian klasifikadon grandurbo kaj en 2001 laŭ filipina klasifikado komponenta urbo.
Ekonomio
Tabaco estas agrikultura urbego. Gravaj kultivaĵoj inkludas rizojn, maizojn, kakaojn, legomojn, kokosojn. Menciindas la fiŝkaptado kaj la internacia haveno kreis komercan centron. La industria branĉo konsistas el produktado de mebloj, ceramikaĵoj kaj ŝipriparadoj.
Religio kaj eduko
La katolika religio estas la plej ĝenerala en Tabaco, sed ekzistas ankaŭ protestantismo, baptismo, sektoj, eĉ Islamo, hinduismo kaj budhismo. En Tabaco kampuso, pluraj institutoj kaj kolegioj funkcias.
Trafiko
Tabaco havas trairan ĉefvojon, la haveno same. La haveno havas ankaŭ pasaĝeran trafikon. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Legazpi. Loke motortricikloj, busetoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
La klimato de Tabaco estas klasifikita kiel tropika pluvarbara klimato kun abunda pluvokvanto tutjare. Jare pluvas po 1732 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C kaj varias inter 24-29 °C. Ne estas gravaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



