Malita
| Malita | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de la Filipinoj | |||
| Flago | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | Davaa regiono | ||
| Provinco | |||
| Poŝtkodo | 8012 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 118 438 (2024) [+] | ||
| Loĝdenso | 134 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 6° 25′ N, 125° 37′ O (mapo)6.4145388888889125.61108888889Koordinatoj: 6° 25′ N, 125° 37′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 197 m [+] | ||
| Areo | 883,37 km² (88 337 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Malita - tagaloge Bayan ng Malita - estas kvinaklasa, universitata urbego en Filipinoj, en insulo Mindanao, en la Davaa regiono, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Okcidenta Davao. La urbego konsistas el 30 distriktoj, inter ili nur tri estas urbaj distriktoj. Laŭ la popola etimologio la loknomo devenas de la hispana vorto "maleta" signifanta valizon. Malita estas konata pro diversaj kulturaj heredaĵoj kaj triboj. La 23-a de oktobro 2013, la antaŭa provinco Suda Davao dividiĝis en nordan kaj sudan duonojn, el kiuj la pli norda parto daŭre nomiĝas Suda Davao kaj la suda parto ricevis la novan nomon Okcidenta Davao kaj la ĉefurbon Malita. Ĝi iĝis la 81-a provinco de la lando.
Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 118 438 loĝantoj sur areo de 883,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 134 loĝantoj/km². La nombro de hejmoj sume estis 29 489.

Bazaj informoj
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 8012
- telefonkodo: +63 (0)82
- Supermara alteco: 0 (marborde) ĝis 197 m
Geografio
Malita situas en suda parto de la insulo sur la marborda ebenaĵo ĉe enfluejo de rivero [1]. General Santos troviĝas 59, Davao 71, Kotabato 175, Pagadiano 287, Cebuurbo 472, Legazpio (Albajo) 776, Puerto Princesa 842, ĉefurbo Manilo 1040, Kvezono 1045 kilometrojn (aere) [2].
Historio
Malita estas la plej malnova komunumo en la provinco. La unua mencio okazis en 1904, kiam jam Usono havis la insulon. Tamen estas aliaj opinioj, ke dum dominado de hispanoj Malita estis apartenaĵo de alia municipo. La oficiala fondo de la municipo okazis en 1936. Mallonga japana okupo okazis inter 1942-1945. Malita atingis la internacian klasifikadon grandurbo (pli granda ol cent mil loĝantoj) en 2000. Dum la historio ondoj da migrantoj alvenis. La unua ondo venis antaŭ la oficiala fondo el Cebuurbo aŭ ties proksimeco, la sekva ondo el Luzono jam post la fondo. Alvenis multe da migrantoj depost la 2-a mondmilito el Dabao.
Ekonomio
Malita estas la ĉefa ekonomia centro de la provinco. Agrikulturo kaj fiŝindustrio estas la ĉefa industrio de la komunumo. Estante malproksime de aliaj ĉefaj urbaj centroj kiel Dabao, Digos kaj General Santos, Malita ankaŭ funkcias kiel la ĉefa urba centro de la provinco. Malita fariĝos komponenta urbo dum la venontaj jaroj pro la ekonomia potenco.
Religio kaj eduko
En Malita la loĝantoj sekvas plurajn religiojn, plej ofte kristanajn. En la urbego universitato, kolegio kaj akademioj funkcias.
Trafiko
Malita estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭdirekte, krome kuras flankovojo al interno de la insulo. La urbo havas malgrandan flughavenon. Enurbe motorizitaj tricikloj kaj busetoj trafikas.
Klimato
Malita situas en la savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 1194 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj oktobro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vizitindaĵoj
Distriktoj
- Bito
- Bolila
- Buhangin
- Culaman
- Datu Danwata
- Demoloc
- Felis
- Fishing Village
- Kibalatong
- Kidalapong
- Kilalag
- Kinangan
- Lacaron
- Lagumit
- Lais
- Little Baguio
- Macol
- Mana
- Manuel Peralta
- New Argao
- Pangian
- Pinalpalan
- Poblacion
- Sangay
- Talogoy
- Tical
- Ticulon
- Tingolo
- Tubalan
- Pangaleon
Fontoj
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





