Iba
| Iba | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de la Filipinoj | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 2201 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 59 580 (2024) [+] | ||
| Loĝdenso | 388 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 15° 20′ N, 119° 59′ O (mapo)15.333333333333119.98333333333Koordinatoj: 15° 20′ N, 119° 59′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 10 m [+] | ||
| Areo | 153,38 km² (15 338 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Iba - tagaloge Bayan ng Iba - estas marhavena urbo (municipo), ankaŭ diocezo en Filipinoj, en la insulo Luzono, en regiono Centra Luzono, kie estas ĉefurbo de provinco Zambaloj. Iba administre konsistas el 14 distriktoj. La loknomo signifas acidan frukton "Iba" (Averrhoa bilimbi), kiu abundas en tiu loko. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 59 580 loĝantoj sur areo de 153,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 388 loĝantoj/km².
Geografio
Iba situas laŭ la okcidenta marbordo de la insulo (laŭ Sudĉina Maro)[1]. Olongapo troviĝas 64, Angeles 73, Tarlakurbo 74, provinca ĉefurbo San Fernando (Pampango) 81, Dagupan 86, ĉefurbo Manilo 139, Kezonurbo 141, Tuguegarao 314, Cebuurbo 706, Dabao 1109, General Santos 1175 kilometrojn (aere) [2].
Historio
Iba estis fondita en 1611 fare de aŭgustenanoj kiel vilaĝo Paynauen. En 1680 la administrado estis transdonita al la dominikanoj. Inter 1901-1942 dominado de usonanoj, poste 3 jarojn dominado de japanoj okazis.
Ekonomio
En Iba la plej grava ekonomia branĉo estas la komerco, pluraj vendejegoj funkcias en la urbo. Somere ankaŭ la turismo helpas la buĝeton.
Religio kaj eduko
En Iba loĝas plejparte katolikoj, ili havas loke katedralon. Ekzistas ankaŭ diversaj protestantaj konfesioj. Iba havas teknologian universitaton.
Trafiko
En Iba trairas la laŭmarborda vojo, tial ĝi estas rektee atingebla el Olongapo kaj Dagupan. En la urbo busetoj, tricikloj kaj aŭtobusoj trafikas. Nur malgranda enlanda flughaveno funkcias ĉe Iba. Pri la haveno mankas informoj.
Klimato
La klimato de Iba estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas averaĝe po 3451 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo kaj oktobro. La averaĝa temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj

- baroka katedralo (origine kirko konstruita fare de aŭgustenanoj)
- festivaloj
- plaĝoj
Famuloj
Iba estas naskiĝloko de prezidanto Ramon Magsaysay.
Fontoj
- WikiTrans
-
Urbocentro
-
Metodista kirko
-
Merkato
-
Universitata domo
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



