Baliwag

Baliwag
provinca urbo (2022–)
municipo de la Filipinoj (–2022) Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 3006
Demografio
Loĝantaro 174 194  (2024) [+]
Loĝdenso 3 867 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 57′ N, 120° 54′ O (mapo)14.954120.901Koordinatoj: 14° 57′ N, 120° 54′ O (mapo) [+]
Alto 18 m [+]
Areo 45,05 km² (4 505 ha) [+]
Baliwag (Filipinoj)
Baliwag (Filipinoj)
DEC
Situo de Baliwag

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baliwag [+]
vdr

Baliwag, - tagaloge Bayan ng BaliuagBalivag - estas kvinaklasa universitata urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Bulakano.

Salutarko en Baliwag

Geografio

Baliwag situas en interno de la insulo laŭ rivero [1]. Provinca ĉefurbo Malolos troviĝas 5, Apalit 13, Marilao 17, San Fernando (Filipinoj) 31, Kezonurbo 32, ĉefurbo Manilo 37 kilometrojn (aere) [2].

Urbodomo de Baliwag

Historio

Baliwag estis fondita en 1732 fare de aŭgustenanoj, la paroĥo en la sekva jaro. Pli frue la areo apartenis al najbara komunumo. Dum la hispana regado Baliwag estis agrikultura vilaĝo. La preĝejo estis konstruita inter 1769-1774. En 1863 granda sismo okazis. Post la Filipina Revolucio usona dominado okazis, dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis. Baliwag atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 1990-aj jaroj.

Ekonomio

Historie Baliwag estis loko de rizoproduktado, krome oni kultivis fruktojn kaj legomojn. Estis menciindaj la silka teksado kaj produktado de kanaj seĝoj. Ankaŭ la loka merkato kreskis. Dum la frua parto de la 19-a jarcento, Baliwag jam estis konsiderita unu el la plej progresemaj kaj plej riĉaj urboj en Bulakano. Nun Baliwag estas la ĉefa komerca, transporta, distra kaj eduka centroj de Norda Bulakano.

Religio kaj eduko

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. Ili havas kvin paroĥojn sub la administrado de diocezo de Malolos. En la urbego universitato kaj pluraj kolegioj funkcias.

Universitato de Baliwag

Trafiko

En Baliwag trairas ĉefovo, la rivero havas 2 pontojn. En Baliwag servas provincaj aŭtobusoj, busetoj kaj tricikloj.

Klimato

Baliwag situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono, sed iom for de la maro. Jare falas po 792 mm. Inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono, sed en la ceteraj monatoj ankaŭ pluvas, tamen ne tiom. La averaĝa temperaturo varias inter 22-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.