La Turka Olimpika Komitato (turkeTürkiye Milli Olimpiyat Komitesi, TMOK) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Turkio. Ĝi kreiĝis en 1908 kaj reorganiziĝis en 1911, do apartenas al la plej malnovaj olimpikaj komitatoj tutmonde. Kiel NOK, la Turka Olimpika kaj Sporta Komitato celas subteni turkajn atletojn, sporton en Turkio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Turkio, kvankam ĝis la jaro 2025 ankoraŭ ne okazis Olimpikaj Ludoj en la lando. La urbo Istanbulo tamen estis inter la kandidatoj kiuj volus organizi la Someran Olimpikon kaj Paralimpikon 2020.