La Andora Olimpika Komitato (kataluneComitè Olímpic Andorrà, COA) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Andoro. Ĝi kreiĝis en 1971 kaj estis internacie agnoskita en 1975. Kiel NOK, la Andora Olimpika Komitato celas subteni andorajn atletojn, sporton en Andoro kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas/okazu en Andoro, kvankam ĝis la jaro 2025 ankoraŭ nek okazis nek estonte antaŭvidatas Olimpikaj Ludoj en la lando.