La Belga Olimpika kaj Interfederacia Komitato (nederlande Belgisch Olympisch en Interfederaal Comité, france Comité Olympique et Interfédérale Belge, mallongigite BOIC aŭ COIB) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Belgio. Ĝi kreiĝis en 1906 kaj estis internacie agnoskita samjare. Kiel NOK, la Belga Olimpika Komitato celas subteni belgiajn atletojn, sporton en Belgio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Belgio. La ĝis la jaro 2025 sola tia evento estis la Somera Olimpiko 1920 en Antverpeno.