Suchy

Suchy
Blazono de Suchy
Blazono de Suchy
Blazono de Suchy
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 43′ 23″ N 6° 35′ 57″ O / 46.72306 °N, 6.59917 °O / 46.72306; 6.59917 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 23″ N 6° 35′ 57″ O / 46.72306 °N, 6.59917 °O / 46.72306; 6.59917 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 466
Areo 6,66 km²
Alteco 581 m super marnivelo
Poŝtkodo 1433
Komunumkodo 5929
Mapo de Suchy
Mapo de Suchy
Situa mapo de Suchy
vdr

Suchy estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 466 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Suchy situas sur monteta tavolo oriente de la Orbe-Ebenaĵo proksimume 7 kilometrojn sudokcidcente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Suchy kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,66 km², de kiuj 36,8% estas kovritaj de arbaro, 59,7% servas por agrikulturo kaj 3,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Suchy limas en nordo al Ependes, en oriento al Belmont-sur-Yverdon, en sudoriento al Essertines-sur-Yverdon, en sudo al Corcelles-sur-Chavornay, en okcidento al Chavornay, kaj en nordokcidento al Essert-Pittet.

Trafiko

Suchy situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al Suchy kondukas vojoj de Essert-Pittet, Ependes, Belmont-sur-Yverdon kaj Corcelles-sur-Chavornay. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Yverdon-Sudo en distanco de proksimume 5 kilometroj nordoriente de la komunumo. Pere de poŝtaŭtolinio al Yverdon-les-Bains la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Suchy datiĝas el la jaro 885 per la vortumo Solpiaco id est Suzchie. Sur la komunumo estis trovitaj tombo el la romia epoko kaj tombokampo el la frua mezepoko. En la jaro 1367 Otto de Grandson-Belmont reakiris ĉiujn senjorajn rajtojn pri la vilaĝo kaj deklaris statuton, kiu liberigis la vilaĝanojn de mortimposto, servutaj gransportoj kaj pacotempaj gardoservoj sur la Kastelo Belmont. Li submetis la vilaĝo Suchy al la komuneja juro de Moudon, kiu estis pli favora por la vilaĝo ol la jurisdikcio de la Senjorujo Belmont. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Suchy apartenis al la Voktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.