Cuarny

Cuarny
Blazono de Cuarny
Blazono de Cuarny
Blazono de Cuarny
Vilaĝeniro de Cuarny
Vilaĝeniro de Cuarny
Vilaĝeniro de Cuarny (el la direkto de Pomy)
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 46′ 12″ N 6° 41′ 18″ O / 46.77000 °N, 6.68833 °O / 46.77000; 6.68833 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 12″ N 6° 41′ 18″ O / 46.77000 °N, 6.68833 °O / 46.77000; 6.68833 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 168
Areo 4,57 km²
Alteco 580 m super marnivelo
Poŝtkodo 1404
Komunumkodo 5911
Mapo de Cuarny
Mapo de Cuarny
Situa mapo de Cuarny
vdr

Cuarny estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 168 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Cuarny situas sur la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando proksimume 3 kilometrojn sude de la Lago de Neŭŝatelo kaj 5 kilometrojn oriente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cuarny kaj la setlejoj Fignerolles kaj La Grand-Fin, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,57 km², de kiuj 25,0% estas kovritaj de arbaro, 67,6% servas por agrikulturo kaj 7,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Cuarny limas en nordo al Villars-Epeney, en oriento al Yvonand, en sudoriento al Cronay, en sudokcidento al Pomy, en okcidento al Yverdon-les-Bains, kaj en nordokcidento al Cheseaux-Noréaz.

Trafiko

Tra Cuarny pasas konekta vojo de Pomy al Yvonand. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu en sudo pasas tra la komunuma teritorio, situas proksimume 4 kilometrojn okcidente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains.

Historio

La unua dokumenta mencio de Cuarny datiĝas el la jaro 1174 kiel Quarnie. Dum diversaj arkeologiaj fosadoj ekde la fino de la 20-a jarcento estis trovitaj restaĵoj de diversaj setlejoj el la bronzepoko kaj de romia kanalizacio. Dum mezepoko la supra parto de Cuarny kaj Fignerolles apartenis al la bienoj de la Abatejo Montheron, dum la orienta parto de Cuarny apartenis al la Subvoktejo Saint-Martin. Sub la berna regado ek de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Cuarny apartenis al la Voktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso. En la jaro 1964 la setlejo La Grand-Fin estis disigita de la komunumo Pomy kaj atribuita al Cuarny.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.