Croy

Croy
Blazono de Croy
Blazono de Croy
Blazono de Croy
Croy
Croy
Croy
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 41′ 39″ N 6° 28′ 40″ O / 46.69417 °N, 6.47778 °O / 46.69417; 6.47778 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 39″ N 6° 28′ 40″ O / 46.69417 °N, 6.47778 °O / 46.69417; 6.47778 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 316
Areo 4,48 km²
Alteco 642 m super marnivelo
Poŝtkodo 1322
Komunumkodo 5752
Mapo de Croy
Mapo de Croy
Situa mapo de Croy
vdr

Croy estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 316 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Croy situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro proksimume 16 kilometrojn sudokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains en la valo de la rivereto Nozon. En sudokcidento de la komunumo troviĝas okcidente de la monteto Echilly arbara eksklavo, kiu ankaŭ apartenas al la komunuma teritorio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Croy kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,48 km², de kiuj 46,9% estas kovritaj de arbaro, 46,4% servas por agrikulturo kaj 6,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Croy limas en nordoriento al Bofflens, en sudoriento al Arnex-sur-Orbe, en sudo al La Sarraz, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Romainmôtier-Envy. La eksklavo apud la monteto Echilly krome limas en okcidento, nordo kaj oriento al Romainmôtier-Envy, en sudoriento al Ferreyres,kaj en sudokcidento al Moiry.

Trafiko

Tra Croy pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Laŭzano al Vallorbe. En nordo de la vilaĝo kruciĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 9 la kantona ĉefvojo n-ro 130 de Orbe trans la montopasejo Pétra Félix al la Lago de Joux. Trans la komunumo pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Cossonay al Vallorbe. La komunuma stacidomo Croy-Romainmôtier situas sur la norda komunumlimo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Croy datiĝas el la jaro 1498 jam sub la aktuala nomo. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj ferofandfornoj el la gaŭla, romia kaj frua mezepoko. Dum mezepoko Croy apartenis al la Abatejo Romainmôtier, el kiu post la reformacio sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis voktejo. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Orbe, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.