Essert-Pittet
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Essert |
| Essert-Pittet | |
|---|---|
| Blazono de Essert-Pittet | |
| loĝloko • eksa komunumo de Svislando | |
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
| Koordinatoj | 46° 43′ 39″ N 6° 35′ 1″ O / 46.72750 °N, 6.58361 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 39″ N 6° 35′ 1″ O / 46.72750 °N, 6.58361 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 146 |
| Areo | 2,76 km² |
| Alteco | 450 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1435 |
| Komunumkodo | 5915 |
| Situa mapo de Essert-Pittet | |
Essert-Pittet estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 146 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Essert-Pittet situas en la Vaŭda Mezlando ĉe la suda flanko de la flotebenaĵo de la rivero Orbe proksimume 7 kilometrojn sudokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Essert-Pittet kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,76 km², de kiuj 4,7% estas kovritaj de arbaro, 82,6% servas por agrikulturo kaj 11,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Essert-Pittet limas en nordo al Orbe, en nordoriento al Ependes, en sudoriento al Suchy, en sudo al Corcelles-sur-Chavornay, kaj en okcidento al Chavornay.
Trafiko
Tra Essert-Pittet pasas la vojo n-ro 134 de Yverdon-les-Bains al Laŭzano. En nordokcidento de la komunumo situas sur la komunuma teritorio la vojnodo de la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A9. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Yverdon-les-Bains al Laŭzano.
Historio
La unua dokumenta mencio de Essert-Pittet datiĝas el la jaro 1100 kiel Exertus. Dum mezepoko la Monaĥejo Romainmôtier posedis bienojn en Essert-Pittet. En la 13-a jarcento Essert-Pittet apartenis al la Senjorujo Belmont kaj ekde la 15-a jarcento ĝi estis memstara senjorujo. Jam antaŭ la jaro 1448 Essert-Pittet ekzistis kiel komunumo. Sub la berna regado la familio Henzel posedis la senjorujon. Tiu familio en la jaro 1609 konstruis kastelon, kiu bruliĝis en la 19-a jarcento. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Essert
- Essert-Pittet (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Essert-Pittet Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Essert-Pittet – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



