Recherswil
| Recherswil | |
|---|---|
| Blazono de Recherswil | |
| Aerbildo de Koppigen, Recherswil maldekstre en la bildo inter la fervojlinio kaj la aŭtovojo | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Soloturno |
| Distrikto | Wasseramt |
| Geografia situo | CH1903: 611815 / 223670 (mapo)47.1638888888897.5944444444444Koordinatoj: 47° 10′ N, 7° 36′ O; CH1903: 611815 / 223670 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 1695 |
| Areo | 3,37 km² |
| Alteco | 458 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 4565 |
| Komunumkodo | 2530 |
| Mapo de Recherswil | |
Recherswil estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 695 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Recherswil situas en la Svisa Mezlando en la flotebenaĵo de la rivero Emme ĉe la bordo de la rivereto Oesch. La komunumo konsistas krom el la vilaĝo Recherswil el la setlejoj Aspacher, Chänelmatten kaj Ischlagrütenen. Tra la komunumo fluas de sudo al nordo du vilaĝaj rojoj, kiuj senakvigas la komunuman teritorion norden al Oesch. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,37 km², de kiuj 24% estas kovritaj de arbaro, 56% servas por agrikulturo kaj 20% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Recherswil limas en nordo al Kriegstetten, en nordoriento al Oekingen, en oriento al Heinrichswil-Winistorf, en sudoriento al Willadingen (BE), en sudokcidento al Koppigen (BE), kaj en okcidento al Obergerlafingen.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Kriegstetten al Koppigen. Rekte sude de la komunumo sur la teritorio de Koppigen troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, same norde apud Kriegstetten. La aŭtovojo pasas de nordo al sudo tra la komunuma teritorio formante kvazaŭ ties okcidentan limon. La sudorientan komunumlimon formas la rapidlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Berno, tamen la komunumo ne disponas pri stacidomo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la soloturna buslinio tra Kriegstetten al Soloturno.
Historio
La unua dokumenta mencio de Recherswil datiĝas el la jaro 1278 kiel Richirswile. Dum mezepoko Recherswil apartenis al la kiburga Senjorujo Halten, kiu en la jaro 1466 fariĝis havaĵo de la urbo Soloturno. En la jaro 1665 ankaŭ la supera jurisdikcio transiris de Berno al Soloturno.[2]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Recherswil
- Recherswil en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Recherswil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Vilaĝeniro alvenante de Willadingen
-
Kneipp-kuracejo ĉe la bordo de Oesch
-
Betonujtegemnto de Isler
-
Faktrabdomo en la vilaĝocentro
-
Lernejo
-
Vilaĝocentro
-
Vilaĝa rojo
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




