Willadingen
| Willadingen | |
|---|---|
| Blazono de Willadingen | |
| Willadingen | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Emme-Valo |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Burgdorf |
| Geografia situo | CH1903: 613357 / 221573 (mapo)47.1457.6147222222222Koordinatoj: 47° 9′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613357 / 221573 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 196 |
| Areo | 2,16 km² |
| Alteco | 465 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3425 |
| Komunumkodo | 0423 |
| Mapo de Willadingen | |
Willadingen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 196 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
La komunumo Willadingen situas en la Svisa Mezlando ĉe la bordo de la rivero Oesch en la flotebenaĵo de la riveroj Emme kaj Oesch proksimume 7 kilometrojn norde de Burgdorf kaj 25 kilometrojn sudoriente de Soloturno. Flanka kanalo de la rivero fluas tra la vilaĝo kaj super tiu estas konstruitaj du historiaj grejnejoj. La vilaĝo kerno estas pro tio kaj pluraj tipaj regionaj kamparandomoj memoraĵo de nacia signifo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Willadingen, el la setlejo Länggi, kiu situas en genuo de la rivero Oesch okcidente de ĝi, de la setlejo Moosgass ĉe la arbarbaordo flanke de de la vojo al Höchstetten, kaj Mösli sude de la vilaĝo ĉe la bordo de la vojo al Koppigen. En nordo la komunumo etendiĝas ĝis la alfluejo de Chrümmelbach al Oesch. La rojo Chrümmelbach formas la nordorientan komunumlimon. En sudoriento de la komunumo kun alteco de 519 m s.m. sur la monteto Fänglenberg situas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumoj Alchenstorf, Hellsau, Höchstetten, Koppigen kaj Willadingen formas la komunumasocion Koppigen.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,16 km², de kiuj 28,2% estas kovritaj de arbaro, 68,5% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [1]
Trafiko
Willadingen situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La konekta vojo n-ro 1456 de Höchstetten al Koppigen kondukas tra la vilaĝo, krome alia mallarĝa vojo de Koppigen al Recherswil. Per loka buslinio al Koppigen, la komunumo estas konektita kun la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 5 kilometroj sude en Kriegstetten.
Historio
En la jaro 1214 estis unuan fojon menciita nobela familio von Wilading, kiu supozeble rilatas al Willadingen, tamen ne ekzistas dokumenta pruvo pri la rilato.[2] La unua dokumenta mencio de la vilaĝo datiĝas el la jaro 1259 kiel Wielanding. Ĝis la Helveta Revolucio Willadingen apartenis al la tribunala distrikto Koppigen, kies historian sorton ĝi dividis. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Willadingen apartenis al la distrikto Wangen. Ek de 1803 ĝi estis komunumo de la distrikto Burgdorf, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Emme-Valo. [3]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Teksto pri la historio de Willadingen en la retejo de la komunumo Arkivigite je 2011-09-05 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Anne-Marie Dubler: Koppigen en Historia Leksikono de Svislando (2010-09-15)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Willadingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Lignaj grejneoj sur la kanalo de Oesch
-
Kamparanaj domoj en la vilaĝocentro
-
Ligna grejnejo
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.







