Subingen
| Subingen | |
|---|---|
| Blazono de Subingen | |
| Preĝejo de Subingen | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Soloturno |
| Distrikto | Wasseramt |
| Geografia situo | CH1903: 613386 / 227348 (mapo)47.1969444444447.6152777777778Koordinatoj: 47° 12′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613386 / 227348 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 2840 |
| Areo | 6,25 km² |
| Alteco | 440 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 4553 |
| Komunumkodo | 2532 |
| Mapo de Subingen | |
Subingen estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2 840 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Subingen situas 6 kilometrojn sudoriente de la kantona ĉefurbo Soloturno sur la flosebenaĵo de la riveroj Ösch kaj Emme. La rivero Ösch kaj diversaj flankaj kanaloj de ĝi trafluas la komunumon. La komunumo konsistas el la vilaĝo Subingen kaj la kvartaloj Öschmatt, Neumatt, Geracher, Mettlismatt, Rufel, Affolteracher, Hinteracher kaj Bürmatt, kaj diversaj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,25km², de kiuj 29,9% estas kovritaj de arbaro, 48,2% servas por agrikulturo kaj 20,5% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Subingen limas en nordo al Deitingen, en oriento al Wangenried (Kantono Berno), Inkwil (Kantono Berno), Bolken kaj Etziken, en sudo al Hüniken, Horriwil kaj Oekingen, kaj en okcidento al Derendingen.
Trafiko
Kvankam tra Subingen pasas la linio de Fervojo 2000 de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, en la iama stacidomo de Subingen ne haltas personaj trajnoj hodiaŭ. La konekto al la reto de la publika trafiko okazas per la buslinio de Herzogenbuchsee al Soloturno.
En distanco de 3 km de la vilaĝo-centro ekzistas aliro al la svisa aŭtovojo A1 de Berno al Zuriko, kiu formas la okcidentan limon de la komunumo. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo nr- 269 de Oberönz al Derendingen, kiu kruciĝas en la vilaĝocentro kun la vojo de Deitingen al Kriegstetten.
Historio
La unua dokumenta mencio de Subingen datiĝas el la jaro 1270 jam sub la hodiaŭ nomo.
En la arbaro de Subingen en loko nomita Heidenmoos estis trovitaj 20 tombejoj el la frua ferepoko. Ankaŭ restaĵoj el romia epoko estis trovitaj sur la teritorio de la komunumo.
Ĝis la komenco de la 19-a jarcento Subingen estis trankvila vilaĝeto, kiu ĉefe vivis de agrikulturo. En la jaro 1833 por Subingen komenciĝis al industriiĝo per la konstruo de pastaĵofabriko, kiu post forbruliĝo de la fabriko en la jaro 1923 estis denove fermita. Hodiaŭ inter aliaj ŝtalentrepreno Von Roll AG kaj la maŝinfabriko Georg Fischer AG havas fabrikojn en Subingen.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Subingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




