Luterbach

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Luterbach-Attisholz (stacidomo).
Luterbach
Blazono de Luterbach
Blazono de Luterbach
Blazono de Luterbach
Alfluejo de Emme al Aro inter Zuchwil kaj Luterbach (dekstre)
Alfluejo de Emme al Aro inter Zuchwil kaj Luterbach (dekstre)
Alfluejo de Emme al Aro inter Zuchwil kaj Luterbach (dekstre)
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Geografia situo CH1903: 611171 / 229876 (mapo)47.2197222222227.5861111111111Koordinatoj: 47° 13′ N, 7° 35′ O; CH1903: 611171 / 229876 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 3177
Areo 4,52 km²
Alteco 431 m super marnivelo
Poŝtkodo 4542
Komunumkodo 2527
Mapo de Luterbach
Mapo de Luterbach
Mapo de Luterbach
vdr

Luterbach estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 3 177 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Luterbach situas en la Svisa Mezlando sudoriente de la alfluejo de la rivero Emme al Aro (rivero). Ĝian nordan limon formas la Aro, okcidente la komunumon limigas Emme.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,52 km², de kiuj 26,1% estas kovritaj de arbaro, 36,0% servas por agrikulturo kaj 34,7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Luterbach limas en nordo alliflanke de la rivero Aro (rivero) al Riedholz, en oriento al Deitingen, en sudo al Derendingen, kaj en okcidento aliflanke de la rivero Emme al Zuchwil.

Trafiko

La stacidomo de Luterbach situas ĉe la trajnlinio de Soloturno al Olten de la Svisaj Federaciaj Fervojoj.

La komunumo havas ankaŭ aliron al la aŭtoŝoseoj A1-CH kaj A5-CH, kies triangulo situas sudoriente de la komunumo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Luterbach datas verŝajne el la jaro 1052 kiel lutere Bach. Certa estas la mencio de ville Luterbach el la jaro 1319.

En mezepoko Luterbach estis sub la regado de la Monaĥejo Sankt-Ursen kaj falis en la jaro 1356 sub la rekta administrado de la urbo Soloturno. En de 1466 ĝi apartenis al la voktejo Kriegstetten kaj estis adribuita al la tribunalejo Zuchwil. La supera jurisdikcio apartenis ĝis 1406 al la Grafoj de Kiburgo kaj de Buchegg kaj tiam transiris al Berno. Ek de 1506 ankaŭ la supera jurisdikcio apartenis al Soloturno.

Dum la tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 Luterbach apartenis al la distrikto Biberist. Sub la Meditacia Akto ĝi estis atribuita al la distrikto Kriegstetten, kiu en la jaro 1988 estis oficiale alinomita al distrikto Wasseramt.

Personecoj

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.