Halten SO

La mallongigo SO en Halten SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Halten.
Halten
Blazono de Halten
Blazono de Halten
Blazono de Halten
Aerbildo de Kriegstetten kaj ĉirkaŭo. Halten videblas dekstre en la bildo.
Aerbildo de Kriegstetten kaj ĉirkaŭo. Halten videblas dekstre en la bildo.
Aerbildo de Kriegstetten kaj ĉirkaŭo.
Halten videblas dekstre en la bildo.
komunumo en Svislando • eksa komunumo de Svislando • vilaĝo
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Geografia situo CH1903: 612550 / 224444 (mapo)47.1708333333337.6041666666667Koordinatoj: 47° 10′ N, 7° 36′ O; CH1903: 612550 / 224444 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 841
Areo 1,85 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 4566
Komunumkodo 2520
Mapo de Halten
Mapo de Halten
Mapo de Halten
vdr

Halten estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 841 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Halten situas en la Svisa Mezlando la flotebenaĵo de Emme ĉe la orienta bordo de la rivereto Oesch. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝocentro mem la setlejoj Talacher kaj Winkelfeld, kiuj estas komplete konektita kun la ĉefsetlejo, kaj nordoriente iomete izolita la setlejto Neusidelig. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,85 km², de kiuj 21% estas kovritaj de arbaro, 63% servas por agrikulturo, kaj 16% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj

Halten limas en nordo al Oekingen, en oriento al Hersiwil, en sudoriento al Heinrichswil-Winistorf, en sudo al Recherswil, kaj en okcidento al Kriegstetten.

Trafiko

Halten situas flanke de la gravaj trafikvojoj ĉe flanka vojo de Kriegstetten al Heinrichswil. Per la buslinio de Aeschi al Kriegstetten la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas du kilometrojn okcidente de la komunumo apud Kriegstetten.

Historio

La unua dokumenta mencio de Halten datiĝas el la jaro 1201 kiel Haltun. Dum mezepoko en Halten ekzistis burgo de la Zeringoj, kies loĝoturo ankoraŭ staras, kiu estis la sidejo de la senjoroj de Halten, dokumentitaj ekde la 12-a jarcento. Post la Milito de Gümenen en la jaro 1332 Berno kaj Soloturno konkeris la fortikaĵon de Halten. En la jaro 1367 la senjoroj de Spielberg ĉirkaŭ Halten akiris malgrandan senjorujon. En la jaro 1466 ili vendis al servutsenjorecon Halden-Kriegstetten kontraŭ 4000 renaj guldenoj al la urbo Soloturno. La superan jurisdikcion nur en la jaro 1665 de Berno transiriks al Soloturno.[2]

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kun la nomo Halten

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.