1557 – 1574 li kaj lia frato Maksimiliano estis kiel unusolaj edukataj en la imperiestra kortego de sia patro. (La ceteraj kvar fratoj devis iri por edukado ĝis Hispanio.) El Matiaso ĉi tie elkreskis aroganta, nekapabla homo, kies tutan vivon pelis antaŭen sole grandega ambicio kaj sopiro al potenco.
1577 ribeliĝinta nederlanda nobelaro proponis al Matiaso, por ke li fariĝu ilia reganto. Matiaso, eĉ ne konsilinte kun la imperiestra frato aŭ kun la ceteraj anoj de la familio, tuj forveturis.
la 28-an de oktobro de 1577 Matiaso Habsburga estis proklamita ĝenerala guberniestro de Libera Nederlando. La nobelaro eluzis tion, ke hispana reĝo Filipo la 2-a ne sciis, kion signifu partopreno de sia parenco en la rezistmovado kontraŭ lia regado hezitante kun interveno, por ke ili povu enĉerpi novajn fortojn en la batalo. Sed Matiaso tute ne komprenis gravecon de la situacio. Li orgojle nomis sin grandduko nederlanda zorgante nur pri sia komforto. Venontjare li estis devigita forlasi Nederlandon (kiel de la nobelaro, kiuj havis jam sufiĉe da lia regado, tiel de imperiestro Rudolfo la 2-a). Rudolfo la 2-a devis pagi anstataŭ li ŝuldojn kaj klarigi al la hispanaj parencoj, ke la tuta entrepreno ne estis intenca agado flanke de aŭstraj Habsburgoj.
1593 post tio, kiam li eĉ ne validiĝis kiel la vicguberniestro, Rudolfo sendis lin kun la imperiestra soldataro ĝis Hungarujo, sed Matiaso sukcesis eĉ ne kiel komandanto.
1595 li estis sendita kiel vicguberniestro ĝis Tirolo.
la 25-an de junio de 1608 la sanstato de la imperiestro komenciĝis malboniĝi kaj Matiaso atingis per diversaj intrigoj, ke lia frato donis al li per la t.n. libena kontrakto Reĝlandon hungaran, Aŭstrion kaj Moravion.
la 20-an de januaro de 1612 morto de Rudolfo la 2-a liberigis al Matiaso vojon al la imperiestra trono. La saman jaron okazis la imperiestra kronado.
1615 ĝenerala koncilio en Prago akceptis leĝon por ŝirmo de la ĉeĥa lingvo, kiu estis fariĝonta unusola oficiala lingvo. Sen ties kono nobelo ne povis ricevi la t.n inkolaton – rajton de loĝigo.
1616 en Prago estis kronita Anno Tirola, edzino de Matiaso.
marto de 1618 bohemia nekatolika nobelaro donis al Matiaso la 2-a plendon pro nerespektado de religiaj liberecoj leĝigitaj en majestato eldonita de lia mortinta frato (vidu Rudolfo la 2-a). Sed Matiaso akre rifuzis ĉiujn kulpigojn kaj li malpermesis pluan koncilion de la nekatolika nobelaro kunvokita al majo. Sed la koncilio malgraŭ tio okazis.
1617 praga ĉefepiskopo lasis detrui protestantistan preĝejon en Hroby, per kio la nivelo de pacienco de la nobelaro superfluis.
la 23-an de majo de 1618 deputitaro de la bohemia nekatolika nobelaro venis en Pragan burgon kaj ili kulpigis vicguberniestrojn Jaroslaon Bořiton kaj Vilemon Slatavon el Chlum kaj Košumberk pro malobeado de la landaj liberecoj. Ambaŭ nobeloj vulgare rifuzis la deputitojn doninte mem tiel iniciaton al la 2-a praga defenestrado. (La indignitaj nekatolikaj nobeloj elĵetis ilin tra fenestroj de Praga burgo kaj kun ili ankaŭ skribiston. Ĉiuj falis en Burgan forfalaĵejon kaj ili supervivis la falon nur kun kontuzaĵoj.) Per tiu ĉi ago komenciĝis la bohemia nobelara ribelo. Estis elektita registaro de tridek direktoroj frunte kun Venceslao Vilemo el Roupov. La ĉefkomandanto de la nobelaraj soldataroj estis nomita Henriko Matiaso Thurn. La nova registaro postulis helpon de la ceteraj landoj de Krono Ĉeĥa.
junio de 1618 koncilio de moraviaj nobelaroj rifuzis postulon de la bohemia direktoro pro la helpo. Silezio kaj Supra Lusatio kaj Suba Lusatio aliĝis al la rezistmovado.
novembro de 1618 la bohemiaj nobelaraj soldataroj konkeris malutile al la imperiestraj la unuajn militajn sukcesojn.