Ĉi tie temas pri fruktoj de diversaj plantoj, kiujn la homo povas manĝi. Kelkaj lingvoj, ekzemple la ĉeĥa kaj la germana lingvoj havas kolektivan esprimon por nomi la fruktojn, manĝeblaj kaj ĝueblaj por la homo. Plej ofte oni manĝas la fruktojn krudaj, do ne kuiritaj. Sed kelktempe oni ankaŭ kuiras kaj bakas la fruktojn. Relative ofte oni preparas marmeladon, ĵeleon aŭ aliajn pli aŭ malpli dolĉajn manĝaĵojn el ili. Relative grava ankaŭ estas la konservado de fruktoj en ladskatoloj, vitraj konservujo, frostigita aŭ sekigita.
La potaga konsumo de fruktoj en industrilandoj estas relative malalta. Ekzemple en Germanujo la pokapa taga konsumo de krudaj fruktoj kaj fruktproduktoj (sen fruktsukoj) ĉe viroj en 2008 estas nur 230 g kaj ĉe virinoj 278 g.
Klarigo de la esprimo
La distingo inter fruktoj kaj legomoj estas malpreciza. Laŭ la difino en la nutraĵindustrio fruktoj estas de multjaraj plantoj kaj legomoj de unujaraj plantoj. La sukerenhavo de fruktoj plej ofte estas pli alta ol ĉ legomoj. En Botaniko frukto estiĝas el fertiligita floro. Legomoj ofte devenas de aliaj plantpartoj kiel radikoj (karotoj), tigoj (asparago, folioj [spinaco], burĝonoj (florbrasiko) aŭ semoj (faboj). Kapsikoj, tomatoj, legomkukurboj aŭ "zuchini", kukurboj kaj kukumoj ankaŭ estas laŭ la botanika difino fruktoj, ĉar ili kreskas el fertiligitaj floroj. Ĉar mankas al ili dolĉa gusto kaj ĉefe la acido, oni nomas ilin fruktolegomoj. Escepte rabarbo estas folitigo, do ofte estas rigardata kiel frukto.
Rigardu ankaŭ
La sekva listo, ordigita laŭ la plantfamilioj, nur entenas sukajn fruktojn. Nuksoj aŭ aliaj fruktsimilaj sekaj manĝeblaj plantpartoj serĉu ĉi tie: