Tiuj plantoj plejparte troviĝas en la tropikaj regionoj de la mondo, nur malmultaj estas disvastigataj en la moderaj zonoj.
Priskribo
Ĉar la hodiaŭa familio estis kunigita el pluraj familio pro molekulfilogenaj kialoj, estas nur malmultaj komunaj karakterizaĵoj.
Estas plej ofte lignaj plantoj: arboj, arbustoj aŭ lianoj; pli malofte herbaj plantoj. Ili estas ĉiamverdaj aŭ deciduaj. La folioj estas alternesidantaj kaj spirale aŭ kontraŭsidantaj ĉe la branĉoj. La plej ofte funkcie unuseksaj floroj estas kvar- aŭ kvinnombraj. Plej ofte estas tri (du ĝis ses ) karpeloj estas kunkreskinta al ovario. Formiĝas diversaj fruktoj. La semoj havas ofte arilon, kiu povas esti venena en nematura stato.
La familio estas starigita en la jaro 1789 sub la nomo „Sapindi“ fare de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum, p. 246[4]. sinonimoj por sapindacoj Juss. estas: Aceraceae Juss., Aesculaceae Burnett, Allophylaceae Martinov, Dodonaeaceae Kunth ex Small, Hippocastanaceae A.Rich., Koelreuteriaceae J.Agardh, Paulliniaceae Durande, nom. inval., Paviaceae Horan. [5] La botanika nomo venas de la latina vortoj sapo (samas kun la esperanta sapo) kaj india por Hindio.
La familio Sapindaceae estas dividita en kvar subfamiliojn; ĝi entenas ĉirkaŭ 142 genrojn kun 1600 ĝis 1900 speciojn.
Ekkonoj inter 2000 kaj 2009 montris, ke ankaŭ la genroj de la ĝis tiamaj aceracoj (Aceraceae) kaj hipokastanacoj (Hippocastanaceae), enordigitaj en la subfamilio Hippocastanoideae, nun apspeciojas la familio sapindacoj. Kune al ĉiuj sapindacoj estas la origina formiĝo de disko je la bazo de la floro, kiu mankis ordinare ĉe ventpolenigataj specioj. La kvar subfamilioj estas distingitaj laŭ la formo de la ovario; la Sapindoideae nur havas etan ovolon, la Hippocastanoideae havas du ovolojn, la Dodonaeoideae havas du ĝis plurajn ovolojn kaj Xanthoceroideae ses ĝis ok ovolojn po ovaria fako (egalas al unu karpelo ). Tio egalas la opinion de AGP II kaj AGP III (Angiosperma filogena grupo) koncerne al la familio sapindacoj.
Dodonaeoideae Burnett: la plej multaj specioj ekzistas en Aŭstralio kaj Sudorientazio. Ĝi longtempe nur entenis du genroj kun ĉirkaŭ 70 specioj. Ĝ entenas hodiaŭ ĉirkaŭ 20 genroj:[6]
DistichostemonF.Muell.: Ĝi enhavas ĉirkaŭ ses specioj, kiu indiĝenas en Aŭstralio
Dodonaea Mill.: La ĉirkaŭ 65 ĝis 70 specioj estas disvastigitaj en la tropika kaj subtropika Afriko, sur Pacifikaj insuloj kaj ĉefe en Aŭstralio (61 specioj).
DoratoxylonThouars ex Benth. & Hook. f.: De la ses specioj kvi troviĝas en Madagaskaro kaj unu sur Maŭricio.
Eurycorymbus cavaleriei(H.Lév.) Rehder & Handel-Mazzetti: Ĝi kreskas en la laurxroarbaroj en alteco inter 300 kaj 1400 m super marnivelo en Ĉinio.[7]
ExotheaMacfad.: La tri specioj troviĝas en Meksikio, Gvatemala, Kolumbio, Ekvadoro kaj Karibio.
FiliciumThwaites ex Benth. & Hook. f.: Ĝi konsistas el ĉirkaŭ tri specioj.
GanophyllumBlume: kun nur du specioj, unu en la okcidenta kaj meza Afriko, la alia de la Andamanoj kaj Nikobaroj ĝis la nordorienta Aŭstralioj kaj la Salomonoj, trans tuta Malesio.
HarpulliaRoxb.: La ĉirkaŭ 26 specioj kreskas nature en Hidio, Srilankao, sudorienta Ĉinio, Malesio , Aŭstralio, Novkaledonio kaj Tongo.
*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Utiligado
Multaj acero-specioj kaj – kultivaroj estas plantitaj en la moderaj klimatoj en parkoj kaj ĝardenoj. Ankaŭ kelreŭterio, Aesculus-specioj kaj kultivaroj estas ornamplantoj en la moderaj klimatoj.
La ligno de multaj acero-specioj estas uzatas multflanke.[14]Vidu: acerligno. Ankaŭ la ligno de kelkaj eskulo-specioj estas uzata. De multaj tropikaj specioj oni uzas la lignon.. La ligno de du Pometia-specioj estas komercigita sub la nomoj „kasai“, „matoa“, „megan“, „taun“ [15]. Harpullia pendula ankaŭ liveras bonan lignon.
Diversaj specioj estas uzataj kiel fiŝveneno. Kelkaj genroj havas ornamplantojCardiospermum, Dictyoneura, Filicium, Koelreuteria, Lepisanthes por tropikaj regionoj. Dodonaea angustifolia obi uzas kiel heĝo. Ombroarboj estas Dodonaea angustifolia kaj Filicium-specioj. Multaj specioj el la familio liverax manĝeblaj fruktoj: longano (Dimocarpus longan), liĉio (Litchi chinensis) aŭ rambutano (Nephelium lappaceum) kaj manĝeblaj semoj.[16]
Por gajni nutraĵon ankaŭ akeo (Blighia sapida) estas utiligata. Kelkaj Diploglottis-specioj liveras marmeldojn kaj sapojn. La folioj kaj la junaj ŝosoj de Cardiospermum halicacabum kaj Koelreuteria paniculata estas kuirite manĝeblaj kiel spinaco. Ankaŭ la folioj kaj la floroj de ksantocero (Xanthoceras sorbifolium) estas manĝeblaj kuiritaj. Acersiropo estas konata.
La fruktŝeloj de la okcidenta sapindo (Sapindus saponaria) aŭ la arboŝeloj de Jagera pseudorhus estas uzataj por fari sapon. Por lavi oni ankaŭ uzas la fruktojn de la lavnuksa arbo (Sapindus mukorossi).
Sven Buerki, F. Forest, P. Acevedo-Rodríguez, Martin W. Callmander, J. A. Nylander, M. Harrington, I. Sanmartín, Philippe Küpfer & Nadir Alvarez: Plastid and nuclear DNA markers reveal intricate relationships at subfamilial and tribal levels in the soapberry family (Sapindaceae), In: Molecular Phylogenetics and Evolution, Volume 51, Issue 2, 2009, S. 238–258: Volltext-PDF, 476 kb.
Nianhe Xia & Paul A. Gadek: Sapindaceae in der Flora of China, Volume 12, 2007, S. 6: Online und Tingzhi Xu, Yousheng Chen, Piet C. de Jong, Herman John Oterdoom & Chin-Sung Chang: Aceraceae in der Flora of China, Volume 11, 2008. p. 516: Online. (Abschnitt Beschreibung)
Sven Buerki, Porter P. Lowry II, Nadir Alvarez, Sylvain G. Razafimandimbison, Philippe Küpfer & Martin W. Callmander: Phylogeny and circumscription of Sapindaceae revisited: molecular sequence data, morphology and biogeography support recognition of a new family, Xanthoceraceae, In: Plant Ecology and Evolution, Volume 143, Issue 2, 2010, p. 148–159: COI:10.5091/plecevo.2010.437Volltext-PDF. (Aceraceae kaj Hippocastanaceae sed ankoraŭ ne Sapindaceae kaj nova familio Xanthoceraceae Buerki, Callm. & Lowry.)
Sven Buerki, F. Forest, N. Salamin & Nadir Alvarez: Comparative performance of supertree algorithms in large data sets using the soapberry family (Sapindaceae) as a case study, In: Systematic Biology, Volume 60, 2011, S. 32-44: COI:10.1093/sysbio/syq057
Sven Buerki, F. Forest, Martin W. Callmander, P. P. Lowry II, D. S. Devey & J. Munzinger: Phylogenetic inference of New Caledonian lineages of Sapindaceae: molecular evidence requires a reassessment of generic circumscriptions, In: Taxon , Volume 61, 2012, S. 109-119.
Sven Buerki, F. Forest, T. Stadler & Nadir Alvarez: The abrupt climate change at the Eocene–Oligocene boundary and the emergence of South-East Asia triggered the spread of sapindaceous lineages, In: Annals of Botany, Volume 112, Issue 1, S. 151-60 2013. COI:10.1093/aob/mct106
↑ 5,05,1Sapindacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
↑ 6,06,1 Sven Buerki, Porter P. Lowry II, Nadir Alvarez, Sylvain G. Razafimandimbison, Philippe Küpfer & Martin W. Callmander: Phylogeny and circumscription of Sapindaceae revisited: molecular sequence data, morphology and biogeography support recognition of a new family, Xanthoceraceae, In: Plant Ecology and Evolution, Volume 143, Issue 2, 2010, S. 148–159: COI:10.5091/plecevo.2010.437Volltext-PDF. (Aceraceae und Hippocastanaceae wohl doch nicht in Sapindaceae und eine neue Familie Xanthoceraceae Buerki, Callm. & Lowry.)
↑ 7,07,1 Nianhe Xia & Paul A. Gadek: Sapindaceae in der Flora of China, Volume 12, 2007, S. 6: Online und Tingzhi Xu, Yousheng Chen, Piet C. de Jong, Herman John Oterdoom & Chin-Sung Chang: Aceraceae in der Flora of China, Volume 11, 2008. S. 516: Online.