Kronvanelo
En norda Tanzanio
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Vanellus coronatus (Boddaert, 1783) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
|
Charadrius coronatus Boddaert, 1783 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kronvanelo aŭ Krona vanelo (laŭ la latinlingva scienca nomo Vanellus coronatus), estas birda specio de la genro Vanellus, familio de Ĥaradriedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi rilatas al malpli disvastigitaj Nigroflugila vanelo, Vanellus melanopterus, kaj al Malhela vanelo, Vanellus lugubris, kun kiuj ĝi kunhavas plumarajn karakterojn.
Aspekto


La Kronvanelo estas facile rekonebla pro sia kombino de bruna kaj blanka koloroj. Pli precize ĝi havas brunajn dorson, kapon, kolon kaj bruston kaj blankajn subajn partojn, tre videblaj kiam la birdo kliniĝas por manĝopluki kaj montras ĉielen la voston. Brunaj vosto kaj brusto havas nigrajn fajnajn bordojn. Krome kaj pli signife kiel krono ĝi havas kontrastegan blankan ringon meze de nigra cirklo kiu inter okuloj atingas la bekobazon; sube estas iom hela aŭ blanka parto. Kruroj kaj beko estas ruĝaj sed tiu lasta havas pintoduonon nigran.
Maskloj (32 cm) estas averaĝe proksimume 3 % pli grandaj ol inoj. Junuloj estas pli senkoloraj, sed iom striaj ĉe flugiloj kaj dorso kaj ne havas ankoraŭ ruĝajn krurojn aŭ bekon.
Disvastiĝo
Ĝi loĝas el la marbordo de Ruĝa Maro en Somalio ĝis tra tuta suda kaj orienta Afriko. Pli precize temas pri almenaŭ tri subspecioj: Vanellus coronatus coronatus, kiu troviĝas en Etiopio, Kongolo, Zambio kaj Sudafriko; Vanellus coronatus demissus estas endemia de Somalio kaj Vanellus coronatus xeroptilus estas sufiĉe disigita.
La Kronvanelo preferas malaltajn sekajn herbejojn kiuj utilas kiel paŝtejoj aŭ povas esti brulataj. Ili ne loĝas montaron. En pluvaj regionoj, kiel partoj de Zambio kaj Zimbabvo, ĝi estas ĉefe seksezona vizitanto. Tamen pluvoj en sekaj regionoj de norda Bocvano pliiĝas la populacion. En Sudafriko la plej multnombra populacio estas en seka centra regiono de Kalaharo.
Kvankam entute la specio estas ne tiom multnombra ol Armita vanelo, Vanellus armatus, la Kronvanelo estas la plej disvastigita afrika vanelo kaj en specifaj lokoj la plej multnombra vanelo. La populacio pliiĝis fine de la 20a jarcento pro protektado kaj homa agado. Ankaŭ longviveco ĝis 20 jaroj helpas la sukceson de la specio.
Kutimoj
La Kronvanelo kaj la pli malofta Nigroflugila vanelo, Vanellus melanopterus, foje alsociiĝas kaj ne agresemas unu la alian eĉ en reproduktiĝaj teritorioj. Male maskloj de Kronvanelo agresas unu la alian dum reprodukta sezono. La venkito devas agnoski sian malsukceson per specifa sinteno.
Brilkoloraj partoj de masklo briliĝas dum la reprodukta sezono. Montrado de lukta sinteno allogas la inon al la defendita teritorio. La ino, kiu akceptas masklon, sekvas lin dum la lukta montrado. Paroj povas esti dumvivaj. Ovodemetado antaŭas la pluvan sezonon kaj kovado estas farita de la ino. La masklo helpas nur dum varmaj tagoj kiam kovas aŭ ombrumas la neston.
Plenkreskuloj bruemas, agresemas kaj videbliĝas.
Manĝo
Ili manĝas ĉefe insektojn, sed pli specife termitoj estas dezirata kaj grava manĝaĵo.
Bildaro
-
Apartiga sinteno ĉe nesto
-
Ovaro
-
Junulo en Zulu Nyala Ĉasrezervejo, Sudafriko
-
Dumfluge
Referencoj
- BirdLife International (2004). Vanellus coronatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006.
- Roberts' Birds of Southern Africa. Kvina eldono. 1984. G.L. Maclean.
- Birds of Africa south of the Sahara. 2003. Sinclair I., Ryan P.
- Ward, D. Crowned Plover. En: The atlas of southern African birds. Vol. 1: Non-passerines.
- Waders of southern Africa. 1995. Hockey P.A.R., Douie C.
- Shorebirds: An identification guide. 1986. Marchant J., Prater T., Hayman P.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


