Kulerbeka kalidro

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kulerbeka kalidro
Nereprodukta plumaro
Nereprodukta plumaro
Reprodukta plumaro
Reprodukta plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kalidro Calidris
Specio: Kulerbeka kalidro C. pygmaea
Linnaeus 1758
Calidris pygmaea
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kulerbeka kalidro, Calidris pygmaea, estas eta vadbirdo. Pli precise ĝi estas kalidro, sed ties lokigo ene de tiu grupo ne estas ankoraŭ solvita. Dum ĝi estas kutime enigita en genro Calidris, ties specifaj morfologiaj adaptiĝoj kaj konfuziga datumaro DNA (Thomas et al., 2004) sugestas pristudon de pli parencaj samfamilianoj kaj evolua historio ĝis nuntempe.

La plej karaktera eco de tiu specio estas kulerforma beko. Tiu birdo estas 14–16 cm longa. Reproduktanta plenkreskulo havas ruĝbrunajn kapon, kolon kaj bruston kun malhelaj brunaj strioj. Ĝi havas nigrecajn suprajn partojn kun okra kaj helruĝeca plumbordo. Nereproduktantaj plenkreskuloj ne havas la ruĝecan koloron, sed havas helajn grizbrunajn suprajn partojn kun blankeca plumbordo. Subaj partoj estas blankaj.

Ties reprodukta medio estas marbordo kaj proksima regiono de duoninsulo Ĉukĉi kaj suden ĝis terkolo de duoninsulo Kamĉatko.

La kulerbeka kalidro migras suden al marbordoj de la Pacifiko tra Japanio, Norda Koreio, Suda Koreio kaj Ĉinio, ĝis ties ĉefaj vintrejoj en suda kaj sudorienta Azio, kie la specio estas vidata en Barato, Bangladeŝo, Srilanko, Mjanmaro, Tajlando, Vjetnamio, Filipinoj, Malajzio kaj Singapuro.

Tiu specio estas endanĝerita kaj havas lastatempan populacion de malpli ol 2500 - probable malpli ol 1000 - plenkreskuloj [1] Arkivigite je 2013-10-14 per la retarkivo Wayback Machine. Ĉefaj minacoj estas perdo de medio ĉe ties reproduktejoj kaj perdo de tajdejoj ĉe ties migrohaltejoj kaj vintrejoj. Gravaj restadejoj ĉe Saemangeum, Suda Koreio, estis okupitaj kaj ceteraj humidejoj parte estis okupitaj kaj parte estas sub minaco de estonta okupo.

Protektita zono en restadejoj kaj vintrejoj inkludas Janĉeng en Ĉinio, marĉojn Mai Po en Honkongo kaj kapeton Kalimero kaj lagon Ĉilka en Barato.

Referencoj

Eksteraj ligiloj en angla

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.