Olroga mevo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Olroga mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus
Specio: Olroga mevo L. atlanticus
Olrog, 1958
Larus atlanticus
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Olroga mevoKrabmanĝa mevo (Larus atlanticus, laŭ kio ankaŭ Atlantika mevo) estas tre granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Aspekto

Temas pri granda birdo 50 ĝis 56 cm longa, blankonigra mevo. La specio havas kiel multaj aliaj mevoj blankajn kapon, kolon, bruston, ventron, pugon kaj voston kaj nigrajn dorson kaj flugilojn kun blanka malantaŭa bordo. La blanka vosto havas larĝan antaŭfinan nigran strion. La kruroj estas flavaj kaj same la beko, kiel multaj aliaj mevoj, sed en tiu ĉi la pinto havas nigran makulon en supra makzelo kaj ruĝan en suba makzelo. La kapo malpuriĝas for de la reprodukta sezono. Junuloj estas ĉefe brunaj kun malhelaj makuloj en kapo, malhela vosto kaj tute nigra bekopinto.

Tiu ĉi specio povas esti konfuzata kun simila Dominika mevo, L. dominicanus, sed tiu estas pli granda kun tute blanka vosto kaj iom da blanko en flugilpintoj.

Disvastiĝo

Entuta loĝantaro estas de ĉirkaŭ 7 000 plenkreskaj ekzempleroj, do, tre malpliiĝinta specio, kiu bezonas protektadon.

La reprodukta teritorio malampleksas ĉirkaŭ 30 km². Temas pri la plej norda marbordo de Argentino, inter Bahía Blanca kaj Bonaero; la plej loĝataj kolonioj estas ĉe Bahía Blanca kaj estas eta kolonio pli sude ĉe Golfo de San Jorge. Vintre la specio dismigras norden al marbordoj de Urugvajo kaj pli suda Brazilo kaj suden ĝis Fuegio.

Kutimoj

Ĝi reproduktiĝas en sablaj insuletoj proksime de la akvonivelo inter malalta herbo kaj ĉeestas en strandoj, rokaj marbordoj, havenoj, ĉemaraj lagetoj kaj estuaroj. La ino demetas ovojn en oktobro. Ili kovas dum unu monato. Ili manĝas ĉefe krabojn dum la reprodukta sezono kaj de tie la loka nomo, sed post tiu epoko ili manĝas pli diverse.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. BirdLife International (2018). “Larus atlanticus”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22694286A132538305. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22694286A132538305.en. Alirita 11a de Novembro 2021.. 

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.