Dezertpluvio
Dezertpluvio kun io en beko
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
| Anarhynchus leschenaultii (Lesson, 1826) | ||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||

La Dezertpluvio, Anarhynchus leschenaultii, estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Anarhynchus kiu enhavas multajn aliajn speciojn.
Ĝi reproduktiĝas en mezdezertoj kaj akvobordoj -ĉu sablaj ĉu ŝtonetaj- de lagoj kaj riveroj de Turkio kaj pli orienten tra centra Azio ĝis Mongolio, Irano, Saŭdarabio kaj la Ruĝa Maro. Ili faras neston en nuda planka truo. Tiu specio estas tute migranta kaj vintras en sablaj strandoj de orienta Afriko, suda Azio kaj Aŭstralazio. Ĝi estas rara vaganta specio en okcidenta Eŭropo, kie aperas eĉ ĝis Britio kaj Francio.
Tiu fortika pluvio estas longkrura kaj fajnbeka. Ĉiuj havas grizajn dorson, kronon, okulmaskon kaj kolflankojn kaj blankajn subajn partojn. Bredantaj maskloj havas avelkolorajn bruston, fronton kaj nukon; kaj nigran grandan okulmaskon, ĉefe malsupren kaj malantaŭen. La ino estas pli senkolora kaj vintruloj kaj junuloj malhavas avelkoloron. Kruroj estas flavverdaj kaj la beko nigra.
Ĉiukaze ili estas tre similaj al Malgranda dezertpluvio aŭ Mongola pluvio, Anarhynchus mongolus. Apartigi ambaŭ speciojn povus ebli en miksitaj aroj de strandoj en Barato, kie diferenco laŭ grando aŭ strukturo estas facile rimarkebla. Pli malfacile estus diferencigi ilin en okcidenta Eŭropo, kie ambaŭ specioj estas tre raraj kaj ne koincidas. Ankaŭ problema estus diferencigi la subspecion de Dezertpluvio propra de Mezoriento kiu estas tre simila al la specio Malgranda dezertpluvio aŭ Mongola pluvio, Anarhynchus mongolus.
Ili manĝas ĉefe insektojn, krustulojn kaj anelidajn vermojn, kiuj estas kaptataj per tekniko de kurado kaj halto, pli ol la tekniko de bekoplukado propra de aliaj vadbirdoj. La dumfluga alvoko estas milda fajfo.
La scienca nomo rememorigas la francan botanikiston Jean Baptiste Leschenault de la Tour.
La Dezertpluvio estas unu el la specioj protektataj de internaciaj traktatoj.
Referencoj
- BirdLife International (2004). Charadrius leschenaultii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 05 Majo 2006.
Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2
- ↑ BirdLife International (2004). Charadrius leschenaultii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 5 Majo 2006. Datenbaza listano inkluzivas kialon kial ĉi tiu specio estas malplej zorgiga
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


