Dustria trielo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dustria trielo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Burinedoj Burhinidae
Genro: Hesperoburhinus
Specio: H. bistriatus
Hesperoburhinus bistriatus
Wagler, 1829
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dustria trielo, Hesperoburhinus bistriatus, estas amerika birdo kiu reprezentas en sudo kaj centro de tiu kontinento la genron Hesperoburhinus, vadbirdoj de la familio Burinedoj.

Ĝi estas loĝanta reproduktanto en Centra Ameriko kaj Suda Ameriko el suda Meksiko sude ĝis Kolombio, Venezuelo kaj norda Brazilo. Ĝi ankaŭ ĉeestas en insulo Hispaniola kaj kelkajn insulojn de Venezuelo, kaj pli malofte estas vaganta en Trinidado, Kuracao kaj Usono.

La Dustria trielo, Hesperoburhinus bistriatus, estas noktema kaj krepuska specio de sekaj herbejoj, savanoj, kaj aliaj sekaj malfermaj medioj. La nesto estas nuda truo surgrunda kie la ino demetas du verdbrunajn ovojn kiuj estos kovataj de ambaŭ gepatroj dum 25-27 tagoj antaŭ eloviĝo. La idoj estas frumaturaj kaj rapide elnestiĝas.

Ĉe Milwaukee County Zoological Gardens.

La Dustria trielo estas mezgranda vadbirdo kun forta nigroflava beko, grandaj okuloj, kiuj ŝajnigas ĝin iome reptilieca, kaj kamufla plumaro.

Plenkreskuloj estas 46–50 cm longaj kaj pezas 780-785 g. Ĝi havas fajne striecan grizbrunan dorson kaj pli palajn kolon kaj bruston supre blanka ventro. La diferenco pli rimarkinda disde aliaj specioj de trieloj estas, ke la kapo havas klaran superokulan strion kaj super kaj malantaŭ ĝi alian nigran, de tie venas la esperanta kaj scienca nomoj. Junuloj estas similaj, sed havas iomete pli malhelan brunajn suprajn partojn kaj blankecan nukon.

La Dustria trielo estas rimarkinda dumfluge, ĉar videblas blanka makulo en malhela supraflugilo kaj blanka subflugilo kun nigra malantaŭa bordo. Tamen tiu specio evitas forflugi kaj preferas kaŭri -sekure pro ties kamufla plumaro- aŭ forkuri. La voĉo, plej ofte nokta, estas laŭta ki-ki-ki.

Estas kvar subspecioj, kiuj diferenciĝas laŭ grando kaj plumarnuancoj, sed individuaj diferencoj malhelpas aŭ malfaciligas identigon de rasoj:

La Dustria trielo manĝas grandajn insektojn kaj aliajn etajn vertebrulojn aŭ senvertebrulojn. Foje ĝi estas mezaldomigita pro sia profitenda purigado de insektoj kaj la specio mem profitis de mediklarigado por pliigo de paŝtejoj.

Referencoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.