La deklaritaj celoj de la traktato estas uzo de la Antarkto por pacaj celoj, antaŭenigo de internacia kunlaboro kaj subteno de sciencaj esploroj. Antarkto ne estu platformo de internaciaj disputoj. La Antarkta traktato aplikiĝas al ĉiu teritorio sude de la 60-a grado de suda latitudo, inkluzive de ĉiu glaĉerŝildo de tiu teritorio (artikolo 6).[1]
Pro la konservado de la ekologia ekvilibro, ĉiaj militistaj operacioj estas malpermesitaj. Estis ankaŭ malpermesite ekspluati la subterajn materiojn, ĉar la necesaj havenoj, minejoj, ktp. havus gravegajn efikojn al la Antarkto kaj do ankaŭ al la tutmonda klimato.[1]
Alia punkto estas, ke la informoj de sciencistoj estas disdividotaj.
Traktatoj
La Antarkta traktataro (Antarctic Treaty System) estas aro de internaciaj interkonsentoj pri aferoj de Antarkto, kun diversaj aldonaj traktatoj, kiuj estis subskribitaj surbaze de la unua traktato.
Sekvotraktatoj de la antarkta traktato de 1959 estas:[1][2]
CCAS - Konsento pri konservado de la antarktaj fokoj (Convention on the Conservation of Antarctic Seals) 1972
Mediprotokolo al la antarkta traktato (Protocol on Environmental Protection to the Antarctic Treaty) 1991
Membroj
12 ŝtatoj subskribis kaj tiel fondis la antarktan traktaton la 1-an de decembro1959.
Inter ili estas 7 ŝtatoj kun terenopostuloj en Antarkto, inter kiuj kelkaj terenoj estas plurfoje postulitaj. La aliaj 5 ŝtatoj ne havas tiajn postulojn.
Ĉiuj 12 ŝtatoj estas konsultindaj ŝtatoj, t.e. voĉrajtigitaj dum konsultkunvenoj.
Por iĝi konsultindaj, tiuj ŝtatoj devas, aŭ konduki vastajn sciencajn esploradojn kaj posedi sciencan esplorejon en Antarkto, aŭ sendi sciencan ekspedicion al Antarkto.
Ne-konsultindaj ŝtatoj ne estas voĉrajtigitaj dum konsultkunsidoj.
Je la fino de 2006, 46 ŝtatoj subskribis la traktaton: 28 inter ili estas konsultindaj membroj. Inter la konsultindaj membroj, la 21 ŝtatoj, kiuj ne postulas terenojn, ne agnoskas la terenopostulojn de la 7 aliaj.
* Terenopostuloj.
** Terenopostulkonfliktoj.
*** Rajtoj pri terenopostuloj rezervitaj.
Administrado
La administrado de Antarkto estas farita de du organizaĵoj.
SCAR kunigas tutmonde ĉiajn sciencajn institutojn interesitajn pri Antarkto kaj kunordigas la sciencan esploradon.
COMNAP estas la komitato de la gvidantoj de la naciaj antarkto-programoj kaj kunordigas la agadon de la administracioj kiuj zorgas pri la naciaj programoj.
Ekde la mezo de la 1980-aj jaroj oni provas krei sekretariejon por la antarkta traktataro. La gastigantoj de la kunvenoj de konsultindaj membroj de la antarkta traktato (ATCM - Antarctic Treaty Consultative Meeting) starigis ttt-ejojn ekde la 1990-aj jaroj, kaj publikigis la rezultojn de la konsultkunvenoj. Ekde septembro 2004 la sekretariejo de la antarkta traktato, ATS (Antarctic Treaty Secretariat), troviĝas en Bonaero. Kiel ekzekutaj sekretarioj oficis de la 1-a de septembro 2004 ĝis la 1-a de septembro 2009 la nederlandano Jan Huber kaj de tiam la germano Manfred Reinke.[3][13][14][15][16][17]
Terenopostuloj
Kvankam la antarkta traktato malpermesas terenpostulojn en la Antarkto, ili tamen ekzistas, sed estis per valido de la traktato "frostigitaj". Aliaj terenpostuloj ne estas permesitaj laŭ la traktataro. Tiel la antarkta traktato ne finsolvis la politikajn postulojn.
Antarkto estis neniam vere koloniita kaj ne havas centran registaron. Iuj ŝtatoj postulas terenojn en Antarkto (listigitaj kun longitudoj):
la regionon oni rajtas uzi nur paccele; militistaj agadoj kaj armiltestoj estas malpermesitaj, tamen oni rajtas uzi militistojn kaj ties materialojn por sciencaj esploroj kaj pacemaj celoj;
Artikolo 2
la libero de sciencaj esploroj kaj kunlaboro daŭrigu;
Artikolo3
libera interŝanĝo de informoj kaj personoj kunlaborante kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj;
Artikolo 4
terenpostuloj ne estos pridiskutataj aŭ starigataj kaj dum la daŭro de la kontrakto, ne estu anoncitaj novaj postuloj;
Artikolo 5
nukleaj eksplodoj kaj depono de nukleaj rubaĵoj estas malpermesitaj;
Artikolo 6
la traktato estas por ĉiaj ter- kaj glacisurfacoj sude de la latitudo 60-grada;
Artikolo 7
observantoj el traktatŝtatoj havas liberan aliron, ankaŭ elaeran al ĉiuj regionoj, instalaĵoj kaj ekipaĵoj; ĉiuj agadoj kaj sendo de militistoj devas esti antaŭanoncitaj;
Artikolo 8
observantoj kaj sciencistoj agas sub la leĝoj de siaj propraj ŝtatoj;
Artikolo 9
okazu regulaj konsultkunsidoj inter la membroŝtatoj;
Artikolo 10
la membroŝtatoj provu, malhelpi ĉiajn agadojn en Antarkto, kiuj kontraŭas la traktaton;
Artikolo 11
eblaj disputoj estu pace solvitaj de ĉiuj partioj kaj se necese juĝitaj de la Internacia Kortumo;
Artikoloj 12-14
temas pri helpo, interpreto kaj kompletigo de la traktato inter la membroŝtatoj.
↑Jennifer Frakes, The Common Heritage of Mankind Principle and the Deep Seabed, Outer Space, and Antarctica: Will Developed and Developing Nations Reach a Compromise? Wisconsin International Law Journal. 2003; 21:409