Oberlangenegg
| Oberlangenegg | |
|---|---|
| Blazono de Oberlangenegg | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Thun |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Thun |
| Koordinatoj | 46° 48′ 0″ N 7° 44′ 24″ O / 46.80000 °N, 7.74000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 0″ N 7° 44′ 24″ O / 46.80000 °N, 7.74000 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 489 |
| Areo | 9,12 km² |
| Alteco | 920 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3616 |
| Komunumkodo | 0935 |
| Mapo de Oberlangenegg | |
Oberlangenegg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 489 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Oberlangenegg situas sur altebenaĵo en la montara kamparo de la Svisaj Antaŭalpoj en Berna Oberlando, proksimume 20 kilometrojn orientnordoriente de la urbo Thun. La komunumo konsistas el la vilaĝetoj Kreuzweg (sur alteco de 921 m s.m. en la centro de la komunumo), la orienta parto de la vilaĝo Schwarzenegg (sur alteco de 916 m s.m., ĉe la limo al Unterlangenegg, al kiu apartenas la okcidenta parto de Schwarzenegg kun la preĝejo), la suda parto de Süderen (sur alteco de 906 m s.m. ĉe la limo al Röthenbach, la ĉefa parto de Süderen apartenas al la komunumo Wachseldorn), Aettebüel (sur alteco de 942 m s.m. norde de Kreuzweg), Fischbach sur alteco de 946 m s.m. sude de Kreuzweg), kaj Schwand (sur alteco de 919 m s.m. nordoriente de Schwarzenegg), kaj Stalden (sur alteco de 929 m s.m. ĉe la kantona vojo inter Kreuzweg kaj Schwarzenegg), krome al la komunumo apartenas multnombraj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,12 km², de kiuj 53,3% estas kovritaj de arbaro, 45,5% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Oberlangenegg limas en nordo al Wachseldorn, en oriento al Röthenbach en Emme-Valo, en sudo al Eriz, en sudsudokcidento en unu punkto al Teuffenthal, en sudokcidento al la komunumparto Buchen de la komunumo Horrenbach-Buchen, kaj en okcidento al Unterlangenegg.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 229.4 de Escholzmatt trans la montpasejo Schallenberg al Thun. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 18 kilometrojn okcidente de la komunumo norde de Thum sur la teritorio de la komunumo Heimberg. Per la buslinio 42 de la transportentrepreno Thun-Interlaken de Thun al Heimenschwand la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de la regiono de Oberlangenegg aperis sub la nomo Schwarzenegg unuan fojon en la jaro 1274.[3] La nomo Langenegg estis menciita unuan fojon en la jaro 1308 kiel Langonegga. Dum mezepoko Oberlangenegg apartenis al la kiburga Senjorujo Heimberg, kun kiu ĝi en la jaro 1384 fariĝis havaĵo de la urbo Berno kaj estis atribuita al la libera tribunalo de Steffisburg. Post la fino de la Helveta Respubliko Oberlangenegg estis atribuita al la distrikto Thun. En la jaro 2010 la antaŭa distrikto Thun estis integrita al la nova samnoma administra distrikto.[4]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Informoj pri la historio de Oberlagenegg en la retejo de la komunumo
- ↑ Fonto: Anne-Marie Dubler: Oberlangenegg en Historia Leksikono de Svislando (2009-04-22)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Oberlangenegg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





