Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Starovičky

Starovičky
germane Klein Steurowitz
municipo
Preĝejo de sankta Katarina
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Starovičky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Hustopeče
Historia regiono Moravio
Montaro Arbaro Ždánice
Situo Starovičky
 - alteco 188 m s. m.
 - koordinatoj 48° 54′ 27″ N 16° 46′ 31″ O / 48.90750 °N, 16.77528 °O / 48.90750; 16.77528 (mapo)
Katastro 8,58 km² (858 ha) Starovičky
Loĝantaro 953 (2024)
Denseco 111,07 loĝ./km²
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1239
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 691 68
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0644
NUTS 5 CZ0644 584908
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Starovičky
Retpaĝo: www.starovicky.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Starovičky (germane Klein Steurowitz) estas municipo troviĝanta en Sudmoravia regiono, en distrikto Břeclav proksimume 5 km sudoriente de Hustopeče. Vivas ĉi tie 953 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hustopeče, Horní Bojanovice, Kurdějov, Velké Pavlovice, Zaječí kaj Šakvice.

Historio

Starovičky verŝajne fondis loĝantoj el proksima Starovice, pri kio eblas juĝi el ĝia nomo. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1239.

Dum liberigado de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1945 la 16-an de aprilo okazis proksime de la municipo batalo de rusa tanko kontraŭ kvarobla superforto. La rusa T-34 neniigis tri malamikajn tankojn kaj unu kanonon. En la batalon poste aktiviĝis alfortoj el ambaŭ flankoj. Post eble 30-minuta batalo germanoj retiriĝis al Hustopeče.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869631
1880703
1890738
1900733
1910743
1921816
JaroLoĝantoj
1930794
1950738
1961793
1970765
1980738
1991688
JaroLoĝantoj
2001741
2011831
2014845
2016833
2017842
2018849
JaroLoĝantoj
2019858
2020879
2021876
2022904
2023939
2024953

Memorindaĵoj

  • Preĝejo de sankta Katarina el la 15-a jarcento
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1743
  • Gotika ŝtona dia torturo
  • Tankan batalon el tempoj de liberigado de Ĉeĥoslovakio rememorigas monumento kun tanko T-34.
  • Belvedero Ĉe Bildeto, malgranda ligna belvedero nordoriente super la municipo

Pluaj fotoj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9