Slaská
Slaská, hungare Mogyorómál [modjorOmAl] estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom. Ĝis 1890 la oficiala hungara loknomo estis Slaska (pli frue Szlaszka), poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Bazaj informoj
- Areo: 16 km²
- Supermara alteco: 395 m
- Koordinatoj: 48° 39′ 30″ N 18° 50′ 00″ O / 48.65833 °N, 18.83333 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 39′ 30″ N 18° 50′ 00″ O / 48.65833 °N, 18.83333 °O (mapo)
- Loĝantaro: 470
- Poŝtkodo: 966 22
- Aŭtokodo: ZH
- Telefonprefikso: 45
Situo
Slaská situas sur malebenaĵo en valo de rojo, flanke de monto 677 m-ojn alta, laŭ traira flankovojo. Žiar nad Hronom troviĝas 8 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1454 en formo "Szilezka", apartenanta al ĉefepiskopejo de Esztergom. En 1828 vivis en Szlaszka 475 homoj en 69 domoj. En 1910 vivis en Mogyorómál 646 homoj, (628 slovakoj, 10 hungaroj, 8 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Slaská 470 homoj (459 slovakoj, 3 ĉeĥoj kaj aliaj).
Vidindaĵo
- gotika preĝejo omaĝe al Sankta Galo el la 15-a jarcento, post jarcento renesanciĝis, en 1654 pligrandiĝis kaj plene trakonstruiĝis
- klasikisma kapelo el la 19-a jarcento
- baroka skulptaĵo pri Madono el la 18-a jarcento
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.