Nenince
| Nenince | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| municipo de Slovakio | |||||
| Flago | |||||
| Administrado | |||||
| Statuso | Vilaĝo | ||||
| Lando | Slovakio | ||||
| Ŝtato | Slovakio | ||||
| Regiono | Banská Bystrica | ||||
| Distrikto | Veľký Krtíš | ||||
| |||||
| Poŝtkodo | 991 26 | ||||
| Aŭtokodo | VK | ||||
| Telefonkodo | ++421-47-.... | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 1 368 (en 2 008) | ||||
| Loĝdenso | 93 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Koordinatoj | 48°08′50″N 19°15′40″O / 48.14722°N, 19.26111°O (mapo) Koordinatoj: 48°08′50″N 19°15′40″O / 48.14722°N, 19.26111°O (mapo) | ||||
| Alto | 170 m s.m. | ||||
| Areo | 14 km² | ||||
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Nenince, hungare Lukanénye [lukanEnje] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Nenince situas laŭ flankovojoj preskaŭ kontaktiĝanta kun Bátorová. Veľký Krtíš troviĝas je 15 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1135 en formo "Nene", kiu baldaŭ iĝis "Lukanénye". En 1409 ankaŭ apuda vilaĝo "Házasnénye" aperis. En 1715 oni komputis en Lukanénye 22 domojn kaj nobeldomon. En 1828 loĝis en Lukanénye 404 loĝantoj en 66 domoj, en Házasnénye 175 loĝantoj en 29 domoj. En 1907 la 2 vilaĝoj unuiĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Lukanénye (jam unuigita) 827 homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Lukanénye rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1993 Nenince apartenas al Slovakio, kie en 2001 vivis 1394 homoj, (1085 hungaroj, 305 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj el la 1780-aj jaroj
- romkatolika moderna preĝejo omaĝe al Bona Paŝtisto de 1996
- klasikisma kastelo el la 18-a jarcento, nun lernejo
- klasikisma kastelo de Blaskovits [blaŝkoviĉ], nun hotelo
- kastelo de Fekete, nun ruina
- skulptaĵo pri Urbano la 1-a de 2007
Famuloj
- En la iama Nénye naskiĝis Pál Kovács (jezuito).
- En 1910 kaj en la sekva jaro Zoltán Kodály kolektis tie popolkantojn.
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



