Simeria
| Simeria | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| Urbo | |||||
| urbeto en Rumanio | |||||
| |||||
| Lando | |||||
| Distrikto | |||||
| Alinome | Piskitelep (hungare), Fischdorf (germane) | ||||
| Iama hungara departemento | Hunyad | ||||
| Situo | 45° 51′ N, 23° 1′ O (mapo)45.85111111111123.013333333333Koordinatoj: 45° 51′ N, 23° 1′ O (mapo) | ||||
|
| |||||
| |||||
| Alto super maro | 201 m | ||||
| Poŝtkodo | 335900 | ||||
| Loĝantaro | 12 556 (en 2011; 13.566 en 2009) | ||||
| Kodo laŭ SIRUTA | 87665 | ||||
Simeria [simerija] (hungare Piskitelep [piŝkitelep], Piski [piŝki]; germane Fischdorf, sed ankaŭ Pischkendorf[1]) estas urbo en Rumanio, sur la bordo de la rivero Mureș, sudoriente de Deva. Administre apartenas al ĝi Bârcea Mare, Cărpiniș, Sântandrei, Săulești, Simeria Veche kaj Uroi.[2][3]
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 3 099 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 11 946 (rumanoj, 4 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1276, sed nur en la 19-a jarcento ĝi atingis signifon, precipe kiel fervoja nodo.
Simeria estas fervoja nodo (Arad-Alba Iulia; Hunedoara-Petroșani). Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga regno Aŭstrio-Hungario kaj estis parto de la departemento Hunyad vármegye. La nuntempa Simeria estiĝis per unuiĝo kun Simeria Veche, Uroi, Cărpiniș, Săulești, Biscaria.
La nomo Simeria etimologie deriviĝas de Sankta Maria.
Famaj loĝantoj
- Ibolya B. Kőrössy (n. 23-a de marto 1928): tekstilartistino.
- György Bánfyy, grafo (24-a de decembro 1746 – Kolozsvár, 5-a de julio 1822): gubernatoro de Transilvanio
- Ábrahám Barcsay (2-a de februaro 1742 – Csóra, 3-a de marto 1806): poeto, korpgardistoficiro.
- László Barcsai (?, 1772 – Piski, 5-a de septembro 1814): subprefekto de departamento Hunyad, poste ĉefjuĝisto
- Ilona Dajbukát (14-a de novembro 1892 – Budapest, 22-a de januaro 1976): aktorino, laŭreatino de titolo meritartisto (1964).
- Dan Bimbea (n. 29-a de januaro 1941): pentristo.
- Bujor Dânșorean (14-a de januaro 1939): muzikkritikisto, muzikologo.
- Béla Fáy: grandbienulo, la iama posedanto de la loka kastelo
- Ferenc Feketehalmy-Czeydner (Piski, 22-a de novembro 1890 – Zsablya, 5-a de novembro 1946): oficiro, militkrimulo.
- Adriana Grand (n. 28-a de januaro 1960): grafikistino, scenej- kaj kostumdizajnistino
- Ferenc Ottrok (1911-1972): operkantisto.
- Károly Szász (28-a de aprilo 1915 – Târgu Mureș, 16-a de aŭgusto 1989) muzikologo, primuzika verkisto
- Margit Timkó (1906-1988): pianistino.
- Sigismund Toduță (17-a de majo 1908 – Kluĵo, 4-a de julio 1991): komponisto.
- Zoltan Terner (n. 13-a de septembro 1932): filmreĝisoro, poeto, eseisto.[4][5]
Notoj
Eksteraj ligiloj
- Urbestra retejo
- Kastelo Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono
-
La urbocentro
| ||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



