Resurekto de JesuoLa Reviviĝo aŭ per teologia neologismo Resurekto de Jesuo, el la fakvorta verbo “resurekti”[1] (greke ανάστασις, anastasis), estas la centra evento de la Evangelioj kaj de la aliaj tekstoj de la Nova Testamento; laŭ tiu tezo, la trian tagon post sia surkruce morto, li revenis al la vivo lasante la tombon senkorpa kaj aperante dekomence al kelkaj sekvantinoj kaj poste al la apostoloj kaj al aliaj disĉiploj. Por Kristanismo la evento “resurekto” estas la principo kaj la fundamento de la Fido-Kredo, liturgie memorigita en la Paska Dimanĉo kaj dumsemajne la dimanĉo. La kristana tradicio konsideras la eventon de la resurekto de Jesuo kiel historian, personan kaj karnan. Kelkaj opiniantoj nekredantaj, kune kun kelkaj kristanoj, ĝenataj de la materia karneco de Jesuo-Difilo, proponis ”psikologia” aŭ spirita aŭ mita legado. Evangelia sinoptikoLaŭ la unuanima atesto de la Evangelioj, la trian tagon post la lokigon en la tombon Jesuo resurektis (1-a tago: vendredon, morto kaj entombigo; 3-a tago: dimanĉon, resurekto. La Evangelioj ne priskribas la eventon, kiu ne havis vidatestantojn, sed nur atestaĵon de la senkorpa tombo kaj de la aperoj al la disĉiplaj virinoj al kiuj li manifestiĝis. La malkovros okazis ektagiĝe de la tago post la sabato, nome la dimanĉan matenon, kiam Maria Magdalena kune kun aliaj virinoj alvenis al la tombo por kompletigi la enbalzamigon de la kadavro, duonpreterlasitan la vendredon pro la falanta subeniĝo, nome komenciĝo de la sabato. Kiel okazas kutime por multaj aliaj evangeliaj eventoj, la raportoj unuanimas rilate la fundamentajn elementojn sed senunuanimas rilate duarangajn apartaĵojn.
Loko kaj dato. Laŭ la Evangelioj, la loko de la resurekto de Jesuo estis la tombo en kiu li estis deponita, tiam situinta iom for de la muregoj de Jerusalemo najbare de Golgoto-Kalvario, eta roka promontoro kie Jesuo estis krucumita. La kristana tradicio konservis memoron pri la loko, en kiu nun elstaras la Baziliko. La Evangelioj eksplicite indikas la daton de la resurekto. Ili rakontas ke la malkovro okazis ĉe la tagiĝo de la tago postsabata, nome tri tagoj post la morto kaj entombigo. Kronologie parolante, la tri tagoj estas iom pli ol unu tago kaj duono, el la sunsubiro de la vendredo ĝis la sunleviĝo de la dimanĉo. La dato de la morto de Jesuo, tamen, ne estas eksplicite indikata en la Evangelioj. La hipotezo plej disvastiĝinta inter la esploristoj estas ke ĝi okazis la vendredon de la 7-a de aprilo de 30 (aŭ malpli probable, la vendredon de la 27-a de aprilo de 33, kiu reirigas, por la dato de la resurekto, al la dimanĉo de la 9-a de aprilo de 30. Historieco de la eventoLa kristana tradicio kaj kredo konsideras la resurekton de Jesuo historia kaj fundameno mem de la kristana kredo. Ĝi estas esplorebla ĉar konigita en medio de kredo respektante la postulojn de la racio.[7] Esploristoj nekredantaj konsideras la eventon-resurekton nehistoria, reprilaboraĵo spiritiganta aŭ mitiganta pri Jesuo, aŭ frukto de mem-konvinkiĝo. Malmultege, hodiaŭ, subtenas ke temas pri trompo dum kelkaj etaj grupoj de kristanoj, por savi la kredon en Jesuo, rigardas la resurekton, same kiel aliajn supernaturaĵojn de la Evangelioj (virgan naskiĝon, miraklojn kaj ĉieliron) simboloj kaj alegorioj de kredaj veroj [8]. Argumentoj favoraj al la historiecoLa evangeliaj raportoj substance unuanimas en la rakontado pri la resurekto, atestata per la “senkorpa tombo” kaj per la aperoj antaŭe al la disĉiplinoj antaŭe kaj poste al la aliaj. La diferencoj inter la diversaj rakontoj, kompreneblaj en la malsamaj redaktoj rilate kronologion kaj geografian zonon, plifortigas la favoron al la historieco: se la unuaj kristanoj volintus aposteriore elpensi la resurekton, ili almenaŭ zorgintus ĝin igi kredebla.[9]. Kroma argumento proponita estas tiu de la “proporcia kaŭzo” (Martin Dibelius): Antaŭ la resurekto, apostoloj kaj disĉiploj sin tenis kuŝite, timoplenaj, post la aperoj de la resurektinto ili aŭdaciĝas. Vola trompo aŭ halucino ne povis konvinki ĝispunte ke kristanoj risku la vivon kaj fakte ĝin perdi avantaĝe de mensogo. La resurekto, do, devis esti la kaŭzo de tiu radika ŝanĝo, “proporcia” al la efiko atingita. Aliaj esploristoj rimarkigas, krome, ke la raporto pri la resurekto de Jesuo estas tre antikva kaj konstituis ekdekomence la kredon de la kristana predikado (1Kor1 5,1-8; kaj Agoj 2,32): proksimiĝo tiel forta al faktoj ekskludas, do, laŭ ilia juĝo, la eblon de mitaj distordoj kaj prielaboradoj [10] Argumentoj favoraj al la nehistoriecoLaŭ diversaj aŭtoroj la evangeliaj tekstoj povis estiĝi pograde laŭ la kuro de la tempo pere de aldonaĵoj kaj sinsekvaj modifoj, kaj ankaŭ tio povas klarigi la diferencon inter ili. La unuaj skribitaj versioj de la Evangelioj nin atingintaj reirigas, fakte, al 60-70 p.K.: tio signifas ke ili estis redaktitaj 35-40 jarojn post la morto de Jesuo, tempo-kvanto sufiĉa por riadapti la rakontojn al la bibliaj kaj spiritaj postuloj kaj bezonoj de la tiuepokaj kristanoj. Necesas, krome, antaŭmeti ke, en la kristanismo de la originoj estis multe atendita la promesita alveno de la Mesio opiniata baldaŭa, al kiu estis postulite sin prepari per vivkonduto bazita sur la amo kaj la biblia justeco.[11] Laŭ kelkaj esploristoj, do, eblas ke, post la morto de Jesuo, disĉiploj atendus tiun alvenon, sed poste, senhiluziiĝinte, mem-hiluziiĝis ke li ankoraŭ vivu kaj ke tia estus Jesuo mem.[12] Oni proponis ankaŭ eksplikojn tipajn de antropologia historiigo, kiu similigas al la formiĝo de la mitoj la eventon Jesuo kun ties resurekto: fakte, mitaj diaĵoj, kiel Mitrao, Dionizo, Atiso, Oziriso, estis postmorte rezuretintaj ĉe la mitologioj. La resurekto de Jesuo estus, do, instinkta obeo al arketipo kiu faras martintaj kaj resurektintaj eĉ la diojn.[13] Mitologioj apartenantaj al la sama areo foje kunekzistas kaj kunfloras: ĉi-kaze kristanismo kaj mitraismo procedas paralele![14] Aliaj kritikistoj amasiĝas sur la ĉeesto de supernaturaj elementoj aŭ ĉiukaze malmulte kredindaj en la evangeliaj rakontoj (tertremo, anĝeloj, resurektoj de mortintoj... ).[15] Aliaj, fine, hipotezis volan trompon: laŭ tiu tezo la disĉiploj ŝtelis la korpon de Jesuo kaj disvastiĝis, trompige kaj konscie, lian resurekton. Tiu tezo estis subtenata ĉe tiutempaj hebreoj se Mateo (28,11-14) konfekciis la rakonton de la gardistoj ĉe la tombo. Resurekto alegorio de la kredoLaŭ la teologo Bultmann la resurekto estas kredvero historiigita. La kredo de la unuaj kristanoj vidis en Jesuo la Savanton atenditan kiu liberigos la homaron el la malbono, el la peko kaj el la morto. Tiu konvinko, laŭ la teologo, estis historiigita en la konscienco kiel historia vero en la resurekto, nebezoanta kiel sperta fakto, tamen, por la kristana kredo Interpreto en la kristanismoLaŭ la teologio kristana, la resurekto de Jesuo,[16] krom partoprenigi per la morto al la procezo de la justigo (Rm 4,25;6,4), igas ebla al la elaĉetita homaro ricevi la tieldiritan “filan adopton”, nome partopreni al la vivo propra de la dia naturo de la Filo en la estonta resurekto (1Kor 15,20-22). La resurekto de Jesuo laŭ religioj nekristanajJudismo ne agnoskas la resurekton de Jesuo: en Talmudo estas nur dirate ke li estis mortigita ĉar herezulo. Onidiraĵo, en hebreaj medioj, enŝoviĝis ke post lia morto lia kadavro estis forigita el la tombo por anonci ke li resurektis. (Pri tiu onidiraĵo atestas Mateo 28,1ì-14) Laŭ Islamo Jesuo ĉieleniris rekte el la vivo, kaj ne bezonis nek krucumiĝi nek resurekti ĉar la dia forto ne povas esti humiligita per la mortigo de sia profeto. Laŭ kristanoj, male, Dio humiliĝas por montri sian mizerikordon al la homo pekanta. Notoj
BibliografioModernaj apologiuloj
Modernaj skeptikuloj
Vidu ankaŭ
Pentraĵoj
kaj aliaj Eksteraj ligiloj
|