Pepino

Pepino
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montaro de San Vicente
Poŝtkodo 45638
Retpaĝaro www.ayto-pepino.org
Politiko
Urbestro Inocencio Gil (PP)
Demografio
Loĝantaro 2 563  (2011)
Loĝdenso 55,72 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 2′ N, 4° 48′ U (mapo)40.031388888889-4.8033333333333Koordinatoj: 40° 2′ N, 4° 48′ U (mapo)
Alto 454 m [+]
Areo 46 km² (4 600 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Pepino (Hispanio)
Pepino (Hispanio)
DEC
Situo de Pepino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pepino (Toledo) [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Pepino en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Pepino (kukumo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio

La termino "Pepino" ŝuldas al nomo de antikva kamparano kiu nomiĝis Alonso Pepino. Antikve la loko nomis "Aldea Nueva de Talavera" (Nova Domaro de Talavera). La loĝantoj nomiĝas Pepineros.[1]

Loĝantoj

La censita populacio en 2011 estis de 2.563 loĝantoj kaj la denseco estas de 55,72 loĝ/km².

Situo

Pepino estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 454 m; je 84 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 46 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°1′53″ N 4°48′12″ Ok.

Geografio

Limas kun la municipaj teritorioj de Cervera de los Montes, San Román de los Montes, Cazalegas, Talavera de la Reina kaj Segurilla, ĉiuj de la provinco de Toledo. Pepino troviĝas je nur 8 km de la plej proksima urbo, nome Talavera de la Reina kaj je 120 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo. Ĝi estas je 454 m de altitudo, kaj enhavas 4605 hektarojn.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio

La municipo de Pepino apartenis ekde ties komenco, kiel setlejo, al la urbo de Talavera, en la senjorlando de la arkiepiskopoj de Toledo.

Por rekrutado kiun faris Talavera en 1592 Pepino donas du soldatojn. En 1532 oni mencias la lokon de Pepino okaze de konflikto inter Mejorada, Segurilla kaj Talavera, pro la posedo de bienoj Berrocal kaj Miraflores. La komunaj posedaĵoj estas unu komuna bieno kaj du malgrandaj kverkarbaroj (paŝtejoj), ĉe Talavera.

Dum la lasta kvarono de la 20a jarcento post la Hispana transiro al demokratio, la vilaĝo estis regata preskaŭ ĉiam de municipa konsilantaro hegemonia de la socialisma partio.

Danke al proksimeco al grandurbo, la populacio kreskis dum la 20a jarcento el nur malpli da 400 loĝantoj al 2,563.

Vidindaĵoj

  • Preĝejo virgulino Koncipiĝo.
  • Ermitejo Kristo Medinaceli.
  • En Gran Chaparral videblas enorma statuo de Kristo kvinmetra.
  • Festoj: 3a de februaro, Sankta Blas, kaj 8a de septembro, Virgulino.

Notoj

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.